Spegule
Ĉielarkas
Rosgutoj
Kaj dancas
Sur ruĝaj
Rozujoj.
Sunbluas:
Printempo
Vekiĝas
Ĝardene.
Ie aŭtunas:
Ŝvebas dume
Tristaj folioj
Plorsingulte.
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 30/03/2013.
"Ĉu esti aŭ ne esti.- tiel starasNun la demando (...)”El Hamleto -William Shakespeare-Tradukis L.L. Zamenhof)
Conexão
Na selva escura
Da lavoura literária,
A criatura cria
E atura palavras
Ainda não ditas.
Com razão e rasura,
A palavra escrita
Lavra a metáfora
E ainda se enternece
Com a poética prosa
De Gertrude Stein:
”Uma rosa é uma rosa
É uma rosa”... Outrora
E hoje, é difícil
amar
Uma única pessoa
Cheia de pessoas.
Mais fácil: o rosto
Apressado e sem nome
Da humanidade.
MNCL São Paulo,
03/03/2013
|
Konektado
En la ĝangal’ malhela
de l’ plugad’ beletra
kreas krea kreito
kaj vortojn
toleras
ankoraŭ nediritajn .
Prave malgraŭ makul’,
la vorto skribita
metaforon ĉizas
Kaj ĝi ankoraŭ sin kortuŝas
pro l’ poezia prozo
de Gertrude Stein:
"Rozo estas rozo
estas rozo
"... Iam
Kaj hodiaŭ,
malfacilas ami
unu solan personon
plenan je aliulaj.
Plej facile ami la vizaĝon
anoniman kaj hasteman
de l’ tuta homaro.
MNCL Juiz de Fora, 04/03/2013
|