Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sexta-feira, 24 de maio de 2013

Panjo




Panjo estis bela,
Eĉ pli bela ol multaj
Holivudaj steloj.

Nun ŝi ne videblas
Sed l’ okuloj verdaj
Brilas alidimensie,
Kie ŝi plu vivas.

Al ŝi kore mi dankas
La sindonan akcepton
Kaj la lumgvidon nepran
Al mia ekest’ en mond’.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 24/05/2013.

quinta-feira, 23 de maio de 2013

Meu pai _ La patro




Meu pai

Incansável polifonia. O lamento nasalado do trem atravessa a solidão da madrugada em contraponto com o galopar da chuva sobre o frio outono de Juiz de Fora.
Respiro baixinho ao lado da cama de meu pai doente que pode acordar a qualquer momento. O tempo não dorme. Nem eu. De repente, a lembrança das tardes adolescentes de cinema.
Meu pai de terno branco; elegância perfumada. Meu pai tão grande, eu tão pequena. Descíamos a Rua Halfeld para a sessão de cinema todo sábado. Muito faroeste, comédias, musicais... E no túnel dos anos 60, revejo a imagem loura de Kim Novak. Desfilam-me na mente algumas cenas do filme Um corpo que cai (de Alfred Hitchcock),  a que assistimos juntos. Foi quando o cinema entrou de vez em minha vida e dela nunca mais saiu.
Meu pai, um gigante adormecido que passa o dia acordado no jardim de infância doméstico. E eu, aqui, pequenina e frágil, cuidando dele, e pensando em cinema. Mas um poema se enrosca como um gato e me espreita no quarto à meia luz.  O filme do agora continua.


La patro

Senlaca polifonio. La nazsona lamento de trajno transiras la solecon de la postnoktomezo kontraste al la  galopa pluvo  sur la fridan aŭtunon de Juiz de Fora.  
Mi spiras mallaŭte apud la lito de la malsana patro, kiu povas vekiĝi iam ajn. Kaj mi kaj la tempo ne dormas. Subite, jen la rememoro el la adoleskaj matineaj filmoj.
La patro sub blanka kostumo; parfumita eleganteco. Li tiel granda viro kaj mi tiel eta knabino. Ni malsupreniris sur la Strato Halfeld por spekti filmojn ĉiusabate: multajn usonajn vakerfilmojn, komediojn, muzikaĵojn...
Kaj el la tunelo de la jaroj 60, mi revidas la blondan bildon de Kim Novak. Paradas antaŭ mia menso  scenoj de la filmo Vertiĝo (direktita de Alfred Hitchcock), kiun ni spektis kune. Tiam do kinoarto porĉiame eniris  en mian vivon kaj neniam foriris.
Mia patro, dormanta giganto, kiu pasigas la maldormajn tagojn en la hejma infanĝardeno. Kaj jen mi eta kaj malfortika, zorgante pri li kaj pensante pri kinoarto. Sed poemo rondkuŝiĝas kiel kato kaj min spionas en la duonluma ĉambro. La prinuna filmo daŭrigotas.


Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 23/05/2013

quarta-feira, 22 de maio de 2013

Maja naskiĝtago




Plenlunas ĉiam.
Dialogo venas
Per dia allogo:
Interparolo
Inter mi mem       
Kaj mia mio.

Baroka bardo,
Insula ardo,
Ne sola tamen
Ĉar nevideblajn
Najtingalojn
Verse mi ŝtelas.

Kaj ombr’ kaj lum’,
Kastor’ kaj Poluks’,
Duopas mi poezie:
Ĝemelaj animoj.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, majo / 2013.

segunda-feira, 20 de maio de 2013

Nova sento





Verda sun’
Jam ŝaltas
La horizonton
De l’ homar’.

Fadenojn el pac’
Facila vent’
Konduktas

Kaj kondukas
Ĝi al mond’
La esperon,
Por ke la tuta
Ter’ kondutu
Iam pli juste.

Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 20/05/2013.


sábado, 18 de maio de 2013

Ankoraŭ

 
Hieraŭ
Hodiaŭ
Morgaŭ
Ĉiam.
 
Ja ĉe mi
Vivtransir’
Laŭas nur
Per ankoraŭ.
 
Maria Nazaré de C. Laroca
Rio de Janeiro, 18/05/2013.
 
 
 
 

segunda-feira, 13 de maio de 2013

Tango






Vespero.
Ve!
Espero.

Vango.
Lango.
Sango.
Tango.

Gento.
Sento.
Tento.
Ento.

Oro.
Korno.
Dorno.
Koro.

Vorto.
Sorto.
Korto.
Morto.



Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 12/05/2013.

sábado, 11 de maio de 2013

Poetino




Antaŭ ol ŝi patriniĝis
Ekstaze ŝi poetis
Preskaŭ religie.
Pro tio ŝia viv’
Ĝue multobliĝis.

Neglektis patrin’
La gefilojn neniam
Tamen pri vortoj
Avide ŝi zorgas. 
  
La taskon sekretan
De l’ floroj kaj kolibroj
Ŝi ame kontrolas
Kaj  mondon magian
Paralelan spertas.

Ŝi flugas tra stelar’,
Kaj allogas marojn;
Dorlotas sunon,
Dancas kun plenlun’.

Ŝi kiam filo ploras,
Kuracas lin per kis’.
Kiam vundiĝas koroj
Ŝi naskas poezion:
Jen balzam’ patrina.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de fora, 11/05/2013.