Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sábado, 26 de outubro de 2013

Mudanças _ Ŝanĝoj




Mudanças

Preciso tatuar hoje
O frescor dessa manhã
No deserto da minha pele.

Desejo mesmo
É a proposta sem medo
Das águas do rio
No circo da vida,

Porque meu pensamento
É só um saltimbanco
Na corda bamba
Da impermanência.


Ŝanĝoj

La freŝon de ĉi  maten’
Mi bezonas  tatui hodiaŭ
Sur la dezert’ de l’ haŭto.

Ja mi volas ververe
La  sentiman proponon
De l’ akvoj de l’ river’
En la cirko de l’ viv’.

Ĉar mia penso
Estas nur ĵonglist’
Sur la loza ŝnur’
De  l’ nerestad’.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 26/10/2013.

terça-feira, 22 de outubro de 2013

Soneto para Yvonne _ Soneto por Yvonne



Soneto para Yvonne


Nas telas do infinito, a trajetória

De Dona Yvonne do Amaral Pereira,

A bem-aventurada seareira,

Alma nobre, heroína silenciosa.



Padeceu nas voragens do pecado :

Foi Lígia; Ruth; Berthe de Sourmeville;

Andrea de Guzman; cigana Nina;

Leila... Yvonne: em labor sagrado.



Atinge, em devassando o invisível,

Sublimação, ressurreição e vida,

À luz consoladora do Evangelho.



E a música sublime das estrelas

Derrama sobre nós com amor e zelo,

Adornando de paz a nova er
a.




Soneto por Yvonne


Sur l’ ekranoj de l’ senfin’, jen la viv’

De Yvonne do Amaral Pereira,

La benata semisto feliĉega,

Anim’ nobla, silenta heroin’.


Ŝi suferis en l’abismoj de l’ peko :

Lígia; Ruth, Berthe de Sourmeville;

Andrea de Guzmán, ciganin’ Nina;

Lejla ... Yvonne: per labor’ ĉiela.


Esplorante nevideblon, ŝi trafas

Sublimadon, Reviviĝon kaj Vivon,

Sub la konsola lum’ de Evangeli’.


Kaj la muzikon subliman de l’ steloj

Ŝi verŝas super nin fervore, ame,

Per pac’ novan eraon ornamante.


Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 22/10/2013.

domingo, 20 de outubro de 2013

Pipa _ Kajto





Pipa

O meu infinito 
é feito de telhados
e suspiros sufocados.

Sim, sou tecido 
daquela infância
descalça ainda.

De papel de seda,
armado de orgulho
e varetas de bambu.

Minhas cores sobrevoam 
montanhas que me aplaudem 
o minueto com o vento.

A minha alegria
viaja na linha;
na outra ponta,
o mistério do menino.
Não vejo a hora 
de virar passarinho.



Kajto

Mia senfino faritas
de tegmentoj kaj
sufokitaj suspiroj.

Jes, mi teksitas
el tia infanaĝo
nudpieda ankoraŭ.

Silkpapere,
de fierec’ streĉita
kaj stangetoj.

Miaj koloroj superflugas
montojn kiuj aplaŭdas  
la menueton kun vento.

Mia ĝojo vojaĝas
sur la fadeno;
ĉe l’ alia ekstrem' jenas
la mister’ de l’ knabo.
Mi apenaŭ sukcesas
atendi  la birdiĝon.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 20/10/2013.




sexta-feira, 18 de outubro de 2013

O casal _ La geedzoj








O casal


A vizinha emocionava-se sempre que via os dois de mãos dadas, assistindo à sessão da tarde na TV. Tinham o estranho hábito de deixar a porta da sala aberta; talvez para expor a felicidade que já durava quarenta anos. E a vizinha suspirava com admiração e uma pontinha de inveja.
Um dia ele adoeceu: tumor no cérebro. E a porta da sala se fechou. O condomínio consternado foi ao funeral daquele marido apaixonado.
Passado o luto, a vizinha, preocupada com a dor da viúva, fez-lhe uma visita de cortesia:
- Imagino como deve ser difícil sua vida assim agora...sem ele... Como eu gostava de ver o dois de mãos dadas, sentadinhos, vendo TV! ...
Como um raio, a velha senhora reagiu quase gritando:
- Pois saiba que eu odiava, o-di-a-va aquilo tudo! Eu gosto é de rua! De vida, de dança, de alegria! 
Agora estou livre! Liberta, entendeu?

La geedzoj


La najbarino emociiĝis, ĉiam kiam ŝi vidis la geedzan paron sur la sofo, mano en mano, spektantan la posttagmezan televidprogramon. 
Ili havis la strangan kutimon lasi la pordon malfermita, eble por elmontri la feliĉon, kiu jam daŭris kvardek jarojn. Kaj la najbarino suspiris kun admiro kaj ia envieto.
Unu tagon li malsaniĝis pro maligna cerba tumoro. Kaj la pordo de la salono tute fermiĝis. La najbaroj estis konsternitaj kaj funebris tiun enamiĝintan edzon.
Post funebra semajno, la najbarino, maltrankviligita de la doloro de la vidvino, decidis ŝin viziti:
- Mi povas imagi, kiel malfacila devas esti via vivo nun... sen li ... Fakte mi tre ŝatis rigardi vin, feliĉaj, mano en mano, antaŭ la televidilo...
Kiel fulmo, la sinjorino respondis preskaŭ kriante:
- Nu, sciu, ke mi ade malamegis la aferon, malamegis ĉion! Al mi plaĉas la eksterdoma vivo! Dancadon, ĝojon! Nun mi estas libera! Liberigita, ĉu vi komprenas? 

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 18/10/2013


terça-feira, 15 de outubro de 2013

Kanzoneto





Raci’ dormetas...
Revas poet’:
Iru korvojen!
Nu, kiel do?!

Ĉu li jam pretas?
La  kor’ misvojas:
Kolibr’ ebria
Infanas ĉiam.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 15/10/2013.

segunda-feira, 7 de outubro de 2013

Poema tosco _ Kruda poemo



Poema tosco

Na pira do século
De luzes de neon,
Arde o abandono
Apesar do apego
Feroz e tão frágil.

Nós, seres tribais, icônicos,
Saturados de civilização,
E cada vez mais primitivos.


Kruda poemo

Ĉe l’ brulej’ de l’ nun’
El neonlampoj
Forlaso flamas
Malgraŭ korallig’
Feroca kaj fragila.

Tribaj estaĵoj, ikonaj,
Saturitaj de civiliz’, ni,
Pli kaj pli primitivaj.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 07/10/2013.

sábado, 5 de outubro de 2013

Insânia _ Frenezeco




Insânia

Já estou no futuro,
Mas a chuva invisível 
Em silêncio dedilha
As cordas do agora.

E acorda a angústia                            
Das horas descartadas
Nos monólogos mudos.

Com tristeza astuta,
A alegria se arrasta
No deserto da alma,

Mas na corda do tempo
Desafio a loucura:
Eis minha complacência.


Frenezeco

Mi jam estontecas,
Kaj nevidebla pluv’
Silente plukas
La kordojn de l’ nuno.

Jen l’ angor’ vekiĝas
De l’ horoj forĵetitaj
Dum monologoj mutaj.

Kun tristeco ruza,
La  ĝojo sin trenas
Sur l’ animdezert’,

Sed ĉe l’ tempfaden’
Frenezon mi defias:
Jen mia komplezo.


Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 05/10/2013.