Panjo estis bela,
Eĉ pli bela ol multaj
Holivudaj steloj.
Nun ŝi ne videblas
Sed l’ okuloj verdaj
Brilas alidimensie,
Kie ŝi plu vivas.
Al ŝi kore mi dankas
La sindonan akcepton
Kaj
la lumgvidon nepran
Al mia ekest’ en mond’.
Maria Nazaré de C.
Laroca
Juiz de Fora,
24/05/2013.
6 comentários:
Sentoplena omagho de poeto al panjo.
Sxia beleco farigxas multe pli intensa per viaj korsentaj versoj, poetino...
Daŭras la poemo laŭ sia misio bele esprimi neesprimeblaĵojn... Panjo misteras...
Bela omaĝo al via patrino, per ama priskribo pri ŝia beleco kaj konduto por rezultigi poetinon, kiu naskas belajn kaj bonkondutigajn poemojn por ni ĉiuj. Multan gratulon al vi en tiu ĉi patrina monato!
Gratulon pro via kortuŝanta poemo!
Koran dankon, Mikelo! :)
Ĉu vi havas profilon en Fejsbuko aŭ Ipernitio?
Postar um comentário