Poética
Amor em verso
Não tem sexo
Nem idade.
E assim transverso
Se desnuda
Ao universo
Das concretudes.
Felina, a rima
Arranha e assanha
A pele da poesia.
Perverso, o verso
Inverso alucina:
E desinventa o poeta
Que, perplexo,
Apaga o poema.
Poetiko
Amo en verso
Sekson
aŭ aĝon
Certe
ne havas
Kaj
ĝi nudiĝas
Al l’ universo
El konkretaĵoj.
La rim’ katece
Skrapas kaj ekscitas
La haŭton de l’ poezio.
Folas inverse
La malica verso:
Ĝi malkreas la poeton,
Kiu tutŝanceliĝas
Forviŝante la poemon.
Maria Nazaré de C.
Laroca
São Paulo, 30/04//2013.
3 comentários:
Interesa konstruo de versoj per surprizaj metaforoj. Tre originale!
Jen neelĉerpebla preferata temo de mia poezio, la poezia mistero mem. Ambaŭlingve la metaforoj elegante staras. Gratulon!
Hmmm... subtila renkontigxo de Amoro kaj Poezio, kiu ruze, uzas poeton kvazaü kunkulpa leterposxtisto
Cxarma kaj iom sensa. Al mi tre placxis.
Postar um comentário