Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

terça-feira, 6 de agosto de 2013

Perfil _ Profilo


                              "O Reino de Deus está dentro de vós." (Lucas, 17:21).
                                                   
Perfil

Falso é o tesouro
Que o olho garimpa
Na arena das horas
Sem fim.

O ouro da vida floresce
Nas fendas do jardim
Da alma; no reino
Do silêncio, em mim.


Profilo
                                                       "La Dia regno estas ene de vi." (Luko, 17:21)
Estas falsa la trezor’
Kiun l’okul’ traserĉas
Sur l’ aren’ de l’ horoj
Senfinaj.

Floras l’or’ de’l viv'
En la fendoj de l’ ĝarden’
De l’ anim’;  en la regno
De l’ silent’ ene de mi.


Maria Nazaré de C. Laroca
Guarulhos, SP  - 06/08/2013.

10 comentários:

  1. Belege, poetino! Vere la vera trezoro estas la vivo, kies kesto ja kusxas ene de ni. Gratulon plian!

    ResponderExcluir
  2. Mi ne komprenis la analogion inter la pentrajxo elektita kaj via poemo, amikino kara!
    Vi rafinas viajn versojn pli kaj pli...

    ResponderExcluir
  3. Amikino,
    Tiam, kiam mi verkis la poemeton, mi multe pensadis pri la mirinda eldiraĵo de Jesuo:
    "La Dia regno estas ene de vi." (Luko,17:21). Jen la trezoro!

    ResponderExcluir
  4. Belega poemo: densa, trafa kiel ghusta sago. Resumo de la vivosenco. Gratulegon!

    ResponderExcluir
  5. Respostas
    1. Saluton, rughverdulo!
      Dankon pro via vizito kaj afabla komento.
      Chu vi havas konton en Facebook, Ipernity au' Twitter?
      Amike,
      Nazaré

      Excluir
  6. Lindo o poema!!! Ele consegue transmitir a beleza e o amor que estão nas palavras de Jesus!! :D

    ResponderExcluir
  7. Kara, vi genie kaptas la esencon de la frazo de Luko....

    ResponderExcluir
  8. Poezie via teksto rekreas per belaj imagoj la etoson mem de tiu sinteza sagha frazo.

    ResponderExcluir
  9. La frazo, ke la regno de Dio estas en ni, estas jam mistika frazo, do severe rigardate hereza. Ke ĝi troviĝas jam ĉe Luko estas iom supriza por mi, niaj mistikuloj vivis en la mezepoko kaj poste... Mi tute ne kredas je iu Dio, sed la mistikuloj estas tiuj, kiuj estas plej proksimaj al mi, se temas pri religiema filozofio. Kio estas Dio, se ni ne vivigas (lin, ŝin, ĝin?) en ni mem, ĉu? Tion demandis germana mistika poeto. Krome, poeto, kiu ne sentas la dian sparkon en si mem, ne povas esti poeto. Jen mia konvinko, io mistera estas en la mondo kaj en ni mem, la granda nekonata estaĵo iel ekzistas, kvankam mi ne volus nomi ĝin dia, sed nur mistera:) Mi petas pri pardono kaj pri kompreno pri mia herezio. Pli grava ol ĉiu mistero tamen estas, ke miaj kunhomoj estu tiel feliĉaj kiel ni nem. Kiel mi estu feliĉa, se aliaj povras plu apud mi? Sen justeco bona mondo neniam eblos. Sed el la memkonscio de la mistikuloj kreskas ankaŭ la sopiro pri justeco en la mondo. Grandaj individuoj ne volas vivi inter sklavoj, sed ili volas, ke ĉiuj feliĉu, ke ĉiuj amu la aliajn kiel sin mem...

    Amike, via Cez!

    ResponderExcluir