Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sexta-feira, 2 de novembro de 2018

Limites _ Limoj



Limites


Chega um tempo
em que a primavera
se veste de outono,
e prefere silêncios
tecidos de lembranças
de verões à beira-mar.


O poeta então se acalma,
o coração se aquieta:
ainda restam arestas
na brisa que sonha
nos jardins da alma.


Limoj


Jen tempo venas,
en kiu printempo
sin vestas kiel  aŭtuno,
kaj preferas silentojn
plektitajn el memoroj
pri someroj apud la maro.

Tiam  sereniĝas poeto,
la koro kvietiĝas:
ankoraŭ eĝoj restas
en la revanta brizo
ĉe l’ animĝardenoj.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 02/11/2018.

quarta-feira, 17 de outubro de 2018

Sentimentos _ Sentoj


 "Kien iras niaj silentoj, kiam ni ne diras tion, kion ni sentas”?

Sentimentos


Em solidão, agoniza
o silêncio amordaçado,
enquanto  o mundo naufraga
em estridente algaravia.

Só Deus nos fala em silêncio
audível para todos nós;
no entanto ninguém consegue
escutar  a Sua Voz.


Sentoj

En soleco agonias
la silento buŝoŝtopita,
dum dronadas la mondo
en strida galimatio.

Nur Dio en silento
aŭdebla nin alparolas;
tamen neniu sukcesas
aŭskulti  la Dian Voĉon.


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 17/10/2018.

MG  - Brazilo

terça-feira, 9 de outubro de 2018

Rapsodio



Rapsodio                                      

Kvinjara knabino        
feliĉon balancas    
sur ŝnuro ligita
al du arbaj branĉoj.

Sed ŝi ne suspektas
pri nepra ŝnurego:
kvindekjara ino,  
pont’ super abismo.

La knabino feliĉas      
pro la momento pura;
tamen ŝi malkonfidas
al l’ abismo el plumoj.

Kaj ŝi teksas kaj malteksas      
la silkon de l’ temprivero,  
kiu eterne revenas...

La virino kvindekjara
la vivspegulon transiras,
kaj kun kaos’ dialogas.

Sed ŝi nur sukcesas trinki 
de l’ tago l’ okulon bluan, 
sub  la printempa suno... 

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 09/10/2018 
         MG Brazilo

quinta-feira, 20 de setembro de 2018

Fiat lux! _ Estu lumo!



“Assim resplandeça a vossa luz.”(Mateus 5:16)  


Fiat lux!  

Herdeiros da Luz,
eis-nos, porém, felizes  
a dançar no escuro
da nossa imaturidade.

Somos gulosos da sombra
vaidosa dos aplausos,
a alimentar a fama
que nos engana e passa.

Carece iluminar-se
a alma entorpecida,
enquanto é tempo, pois
só a luz é incorruptível!

"Tiel same via lumo lumu.” (Mateo: 5:16)

Estu lumo!

Heredantoj de l’ Lumo,
jen ni  feliĉaj, tamen,
dancantaj en la mallumo
de nia malsaĝeco.

Ni avidas je l’ ombro
vanta de l’ aplaŭdoj
nutranta la  famon,
kiu nin trompas,
kaj forpasas.

Lumiĝi bezonas
la senmova animo,
dum estas tempo:
ĉar nur la lumo
ne korupteblas!

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 20/09/2018.


quarta-feira, 12 de setembro de 2018

Inverno _ Vintro



Inverno


A dor congelou o meu setembro
tão cor-de-rosa outrora...
Dias sem cor lamentam-se
e escorrem pela vidraça,
que me permite olhar
a praça, distante agora,
como um filme em preto-e-branco.

Mas o anjo da esperança,
pelas páginas do Evangelho,
em resposta a lágrimas e preces,
complacente cantou-nos aos ouvidos:
-Rejubila-te, querida!
Não tarda a primavera!

Vintro


La doloro frostigis
mian  septembron
iam tiel rozkoloran...  


Senkoloraj tagoj lamentas,
kaj fluas tra l’ fenestro,
kiu min rigardi permesas 
la nun malproksiman placon,
kiel nigra-blankan filmon.

Sed l’ anĝelo de l’ espero,
el la paĝoj de l’ Evangelio,
responde al larmoj kaj preĝoj,
indulgema kantis al oreloj niaj:
"Ĝojegu, karulino!"
Ne malfruos printempo!

Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 12/09/2018.

domingo, 19 de agosto de 2018

Morada _ Loĝejo




Morada

Habito um pequeno corpo
que tem um peso
e uma  medida  certa
para embarcar no tempo
e esculpir meu espaço no mundo.

Máquina que mantenho com cuidado
para funcionar sem erro;
lâmpada que acendo com prazer
para gerar felicidade.

Eu tenho um pequeno corpo
de água e sal, de sangue e sol;
litúrgica veste, fruto telúrico
que se descasca um dia
para adubar o útero da terra,
e  libertar-me para a Vida.



Loĝejo

Mi loĝas en  eta korpo,
kiu havas taŭgan pezon,      
kaj  konvenan mezuron  
por enŝipiĝi en tempo,
kaj skulpti mian spacon    
en ĉi tiu mondo.                 

Maŝin’, pri kiu mi zorgas  
cele al ties ĝusta rolo;
lamp’, kiun mi lumigas ĝue
por naski la fortunon.   

Mi havas etan korpon
el akv’ kaj sal’, el sang’ kaj sun’;
liturgia vest’, frukt’ tera,
kiu senŝeliĝos iam 
por la teruteron sterki,
kaj liberigi min al Vivo.   

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 19/08/2018. 




terça-feira, 14 de agosto de 2018

O quarto _ La ĉambro





O quarto   
                                                                
Estou sentado em um barco azul, pairando sob um céu amarelo: meu pequeno quarto. Ele me aquece e anseia pela volúpia amorosa da coberta escarlate. No entanto, a esperança, inutilmente verde, não abre a janela.
Duas cadeiras vazias conversam em voz baixa. As imagens estão ansiosas para saltar das paredes e despedaçar-se na incerteza do chão. Apenas o sábio espelho compreende a solidão dos travesseiros.
As horas me entediam como moscas. Quem sou eu? Um poeta louco, cujos versos ninguém lê? Um pintor com um brilho incompreendido no olhar? Por que estou aqui? Aonde eu vou? Termine minha história ...

La ĉambro

Mi sidas en blua boato ŝvebanta sub flava ĉielo: jen mia eta dormoĉambro. Ĝi varmigas min, kaj sopiras la aman volupton de la skarlata kovrilo. Tamen espero ne malfermas la fenestron senutile verda.
Du malplenaj seĝoj interparolas silente. Bildoj avide emas eksalti de la muroj kaj disfrakasiĝi sur la malcerteco de la planko. Nur la saĝa spegulo komprenas la solecon de la kapkusenoj.

La horoj min enuigas, kiel muŝoj. Kiu mi estas? Ĉu freneza poeto, kies versojn neniu legas? Ĉu pentristo kun malkomprenita brilo en la okuloj? Kial mi estas ĉi tie? Kien mi iros? Finu vi mian rakonton...

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 14/08/2018.