Kio ĉion reĝisoras?
Maro ludas simfonie:
Onden iras homoj, homoj...
Verdarĝenta pulmo spiras:
Ventr’ patrina ritme pulsas
Laŭ brilŝauma partitur’.
Homamaso trasomeras
Sunombreloj bunte svarmas...
Ĉu foiro? Ĉu altar’ ?
Someranoj sin ofer(t)as
Por adori sunon ... maron ...
Ĉu verĝojas la estuloj?
Scivolemas la poeto.
Jen - audiĝas voĉ’ sekreta -
Plezurplenaj ekzistuloj!
Maria Nazaré de C. Laroca
Kabo Frio – RJ Brazilo
30/12/2012
5 comentários:
Mirinde farata!
Aplaŭdojn.
Belega! Auld au Baghy ne farus pli bone! Mi ech sukcesas vidi la homojn promenantajn lau la plagho de la Fortikajho, en Cabo Frio! Gratulon!
Vere tre bela majstroverkeca poemo! La vort- vers- kaj rim-aranĝoj estas belstilaj kaj perfektaj. Pri la enhavo ĝi estas tre trafa, almenaŭ laŭ niaj nunaj psikaj kaj sentaj bezonoj. Gratulon, amikino Maria Nazaré! [Via parenco el "Nazaré" plu benu vin per multa ĝojo, prospero kaj inspiro!]
Ĉu verĝojas la estuloj? aŭ pli simple: ĉu feliĉaj la estuloj. Mi ne konas la verbon: verĝoji. ĝis Nazaré
Belega poemo!
La plagxo inspiras vin!
Postar um comentário