Maiakovski
Perdão,
Maiakovski,
mas a Poesia
é implacável
e mata a morte
dos poetas
que fogem
da vida.
A tua prisão
no verso
te liberta
inteiro
e eterno
e acorda
auroras
indecisas
como nós.
Pardonon,
Maiakovski,
sed Poezio
senkompatas
kaj mortigas
la morton
de l’ poetoj
kiuj forlasas
la vivon.
Via enversa
aresto vin
tutliberigas
poreterne
kaj ĝi vekas
hezitemajn
aŭrorojn
kiel ni mem. Juiz de Fora, 10/07/2013.
5 comentários:
La subtileco de Poezio... La tenero de l' poetoj...
Post la malaprobo, la subtenantaj brakoj por malmoligi iom la homan falon.
Belege, amikino! Vi trafe priskribis la vivigan rolon de la poezio. Malbone, ke Maiakovski ne komprenis tion ĝustatempe. Se ne, li ne permesus, ke la simplista poeto Molotov eksplodigus lin sen koktelo, aŭ “sinmortigus” lin tiel kruele.
Kial vi ne vivis komence de la pasinta jarcento, por evitigi milojn da sinmortigoj per viaj belaj kaj esperdonaj versoj?
Bela, kompatplena omagho de Poeto al Poeto. Chu Poezio mildigas misfarojn? Pensigaj versoj! Gratulon!
Lerniga estas la legado de ambaŭ versioj de via poemo omaĝe al la granda poeto Maiakovski, bedaŭrinde enkatenita de la 'maja vualo' ideologioj. Forta mesaĝo!
Nazaré,nazinha querida,o Poeta só é livre quando está em poesia!
Belissima poesia! Adorei teu blog! Parabéns!!
Beijos,Vilma
http://vilmapiva.blogspot.com
http://vilmapivafotos.blogspot.com
Postar um comentário