Mi
pluiras en aleon...
Griza
pluv’ kontinua
Reĝisoras
simfonion
El
flugilhavaj flutoj
Plorsingulte.
Plaŭda
vento plukas
Florfoliojn
spirale
Kaj
la tuta ĝarden’
Printempe
sopiras.
Subite
birdar’
Petole
ekkantas
Spite
al pluvo frida...
Do
lum’ silentajn vortojn tuŝas.
En
aleon mi pluiras...
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 26/07/2013
4 comentários:
Tre bele.
La delikata ritmo de la poemo shajnas imiti la delikatan faladon de pluvgutoj kaj de pashoj lau la aleo. Dume, la poeto meditas...
Aparte belaj estas la versoj:
" Plaŭda vento plukas
Florfoliojn spirale"
Gratulon varman!
PSV
Laŭ la viveco de la priskribo, ŝajnas, ke la poetino estas la aleo mem, kiu pluiras. Ŝajnas, ke la aleo kunfandiĝas kun la poetino kaj reciproke.
Gratulon, poetino kara!
La delikateco de viaj versoj teksas ian magian sxalon kaj varmigas la koron...
Postar um comentário