Mudanças
Preciso tatuar hoje
O frescor dessa manhã
No deserto da minha pele.
Desejo mesmo
É a proposta sem medo
Das águas do rio
No circo da vida,
Porque meu pensamento
É só um saltimbanco
Na corda bamba
Da impermanência.
Ŝanĝoj
La freŝon de ĉi
maten’
Mi bezonas tatui hodiaŭ
Sur la dezert’ de l’ haŭto.
Ja mi volas ververe
La sentiman proponon
De l’ akvoj de l’ river’
En la cirko de l’ viv’.
Ĉar mia penso
Estas nur ĵonglist’
Sur la loza ŝnur’
De l’ nerestad’.
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 26/10/2013.
4 comentários:
Jen via poemo... kvazaü ia sxipo venkante la sxtormojn de la vivo.
Gratulon, Poetino!
Jen ĉarma poemeto laŭ boateto en granda oceano ,sur kiu oni volonte sonĝas pri eterneco kaj pasemo. Efektive, ĉio fluas, sed en la saman riveron ni tamen ne paŝas dufoje. Iam ni forestos, sed la akvoj fluos plu ĝis la fino de l' mondo.
E que venham as boas mudanças!! Bjos
La tri unuaj versoj (brilaj) ŝajnigas proponi la daŭrecon de io permanenta (tatuado). Tamen la malo veras: "Ĉar mia penso/ Estas nur ĵonglist’/ Sur la loza ŝnur’/ De l’ nerestad’". Instigata de la paradokso, gapas la legantoj: ĉu vere mi estas miaj pensoj?
Postar um comentário