Pipa
O meu infinito
é feito de telhados
e suspiros sufocados.
Sim, sou tecido
daquela infância
descalça ainda.
De papel de seda,
armado de orgulho
e varetas de bambu.
Minhas cores sobrevoam
montanhas que me aplaudem
o minueto com o vento.
A minha alegria
viaja na linha;
na outra ponta,
o mistério do menino.
Não vejo a hora
de virar passarinho.
Kajto
Mia senfino faritas
de tegmentoj kaj
sufokitaj suspiroj.
Jes, mi teksitas
el tia infanaĝo
nudpieda ankoraŭ.
Silkpapere,
de fierec’ streĉita
kaj stangetoj.
Miaj koloroj superflugas
montojn kiuj aplaŭdas
la menueton kun vento.
Mia ĝojo vojaĝas
sur la fadeno;
ĉe l’ alia ekstrem' jenas
la mister’ de l’ knabo.
Mi apenaŭ sukcesas
atendi la birdiĝon.
Maria
Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 20/10/2013.
6 comentários:
Tre bela metaforo: kajto simbolas infantempon, kaj infantempo ligighas al libereco de Poezio. Bele! Mi tre shatis la du versojn "Mia ghojo vojaghas / sur la fadeno".
"Cxe alia ekstrem' jenas/ la mister' de l' knabo"
Ho, poetino kara, kia bela vortludo! Kia kortusxa anim' elversxo! Bele!
Gratulon!
" Miaj koloroj superflugas
montojn kiuj aplaŭdas
la menueton kun vento"
Belsone, vivanta bildo, mi imagas min flugante tra la montoj!
Dankegon, karulino!
Steĉjo
Ene de tiu kontraŭdira tria dimensio ja nia 'senfino faritas/ de tegmentoj kaj/ sufokitaj suspiroj'. Belas la paradoksa metaforo - senfino sed subtegmenta. Samtempe, 'ĉe l’ alia ekstrem' jenas/ la mister’ de l’ knabo'. Fakte nia homeca mistero, vivanta plurdimensie ververe.
Jes, mi teksitas
el tia infanaĝo
nudpieda ankoraŭ.
Silkpapere,
de fierec’ streĉita
kaj stangetoj.
Valem apenas as quatro primeiras linhas.
Plena da espero tiu poemo Kiu rememoras la infaneco, fazo Kiu ni devas konservi en nia mensoj kaj koroj. Dankon Nazaré!
Postar um comentário