Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

domingo, 3 de novembro de 2013

Zumbis _ Zombioj




Estão eles todos mortos
Dentro da caixa de ossos:
Louco mistério móvel.

Estão eles todos cegos
Nessa procissão de egos
Devorados pelo século.

Estão eles todos surdos,
Todavia não são mudos
No abismo do absurdo.

Presa na algaravia
De furiosa desdita,
É grita que não agride.


Zombioj

Jen ili ĉiuj mortintoj
Ene de l’ skatol’ el  ostoj:
Freneza mister’ movebla.

Jen ili ĉiuj blindaj
En egoo-procesio
De l’ jarcento formanĝitaj.

Jen ili ĉiuj surdaj,
Sed ili ne estas mutaj
En l’ abism’ de absurd’.

Ene de galimati’
De furioza mizer’,
La kriego ne agresas.  

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 03/11/2013.

5 comentários:

Adonis Saliba disse...

Transmonda inspiro! Gratulon!

Lírica disse...

Mi vidas ilin cxiutage laü la Avenuo Brazilo tute perditaj, la povruloj, gvidataj de l' krako ilin farante verajn aütomatajn estojn, tiuj zumbioj de via poemo, karino... Bedaürinda kaj dolora siucacio de la nunaj tempoj.

Blogdopaulo disse...

Fortaj, viglaj versoj. Bedaurinde, granda parto de la homaro kongruas kun tiuj tragikaj versoj. Estas iom timige. Sed kiel skue la Poezio povas montri tion!

Paulo P Nascentes disse...

Mortintoj, blindoj, surdoj, partoj de ni mem mergiĝintaj je tiuj kondiĉoj, kiujn ni fingromontras en la aliaj, forgesitaj pri niaj propraj ombroj... Poezio tion nin montras diversvoĉe.

Hans-Georg Kaiser disse...

Hieraŭ mi vids filmon kun fantomoj, kaj subite mi ekkomprenis, ke ili mense ekzistas, ĉar homoj volus ŝanĝi ankoraŭ tion, kio ne plu ŝanĝeblas. Morta estas morta, sed tion la animoj ne volas akcepti, tio tuŝas la plej grandan misteron de l' mondo. La kontraŭon de menso kaj materio, de homo kaj spirito. La menso ne akceptas la morton, tial arto! Tial psikologio! Tial hororfilmoj. Tial tiuj pensoj, kiuj maltrankviligas nin. Hororfilmo ekestas ekzemple tial, ĉar homo volus adiaŭi sin de amata homo, kvankam tiu jam mortis sen adiaŭi sin. La animo provas korekti la katastrofon. Sed kio estas la animo, ĉu estaĵo kun spirito? Neniu scias tion precize. Ekzistas nur diversaj imagoj pri tio. Sed tre supozeble spirito sen cerbo ne ekzistas. Jen plua interesa demando? Ĉu iu aĵo ekzistas, kiu ne havas animon? Mi pensas, ke ne, do ankaŭ ŝtonoj supozeble havas animon. Ĉio estas animita, tiel kiel la tuta kosmo. Tion diras homo al vi, kiu estas dialektika materiisto:)! Do, ĉio tio estas tute natura kaj ne vere mistero, mi almenaŭ supozas tion.