Lua de janeiro
Lua cheia de janeiro
se debruça na janela;
e com a prata dos cabelos
na minha cama despeja
toda a safira do céu.
Luno de januaro
Plenluno de januaro
sin klinas super fenestron;
kaj
per la arĝentaj haroj
sur mian liton elverŝas
la
safiron el ĉielo.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de fora, 14 de januaro 2014.
4 comentários:
Mi vidis kaj admiris tiun saman lunon en Cabo Frio. Mi nur ne sukcesis same poemumi...
Kara Nazare Laroca,
via tre interesa poemo instigis min al propra poemo, dankon:)!
Samideane, Cez!
Cezar
La luno de januaro
La luno de januaro
magias en nuna jaro.
Ĉe la fenestro mi sidas,
la fascinon eĉ ne bridas.
Vi, luno de januaro,
estas bela sen komparo.
Vi tiel magie lumas
kaj mi surtere cerbumas.
Ho, luno de januaro,
kial ĉi bel' sen komparo?
Ĉu vi estas sorĉita ino,
amata eĉ, mia destino?
Kara Poeto Hans-Georg Kaiser, estas honoro inspiri vian vervon! Dankon!
Gratulon pro la belega poemo! :)
Hej, poetino! Ankau mi poeziumis al la plenplena luno de januaro, kvankam ne inspirita de viaj verosj, kiel konfesis Hans, tamen tute, tute ravita de nia cxiela sorcxistino... Gratulon, amikino kara.
Postar um comentário