Mirindas trezor’
en la urbocentro
de Florianopol’:
la figarb’ jarcenta,
majstroverko dia.
Majesta vizio
plej sorĉe orkestras
vortan simfonion.
Ĝin dolĉa ŝtonar’
ĉirkaŭronde festas
kaj silente laŭdas...
L’ anim de l’ poet
pro raviĝo ekploras.
Maria Nazaré Laroca
Florianópolis,
29/01/2014.
8 comentários:
Ankau mi emociighis, kiam mi rigardis tiun majestan arbon. Vi pravas: majstroverko de la Naturo lerte konservata de homoj. Estas mirinde pensi, ke eble Cruz e Sousa jam admiris ghin siatempe.
Viaj versoj eble estos audata kaj kantata de la sxtona popolo cxirkau gxi.
Mi audacus diri al nia e-poeto PSV ke Cruz e Souza ankorau admiras la figarbon
Arboj tiaj estas mirakloj, belan poemon vi verkis, ankaŭ mi estas sorĉita de arboj:) Jen vidu:http://www.ipernity.com/doc/cezar/album/56968
Poetoj apud arboj kaŝite ekploras.
Arboj apud poetoj kaŝite ekfloras.
Ŝiko Mattos
Ankaŭ por mi estas via versaĵo, klare satiganta mian menson etan sed eksciteman. Kaj la arbo? Mankas vortoj al mi, kiu estas ŝatanto de arbaroj ĉiuspecaj.
Brave Nazaré! Belege vi sciis traduki, kio estas proksimiĝi de tiu aminda giganto kaj sperti ĝian kaj senspirigan kaj rilaksigan nimbon. Ho kaj dankegon, sammezuran de la inspirinto de via lerta poemo (:-)
[[ Laŭ tradicio la arbo naskiĝis en cirkla ĝardeno malgranda antaŭ la katedralo jare 1871 kaj 20 jarojn poste transplantiĝis al la apuda placo kaj de tiam tie staras. Do la Nigra Cigno ( Cruz e Souza ) ja samtempis ĝin. Se ne diri ke Muzeo Cruz e Souza ( kun liaj cindroj ) staras separita de la placo de nur strato ]]
PS: Aparte, mi preferus fig-arbo.
>staras separita de la placo per nur strato.
Bela poemo Ŝiko. Gratulon!!!
Postar um comentário