Decepção
E ela caminha sem norte...
O dia de plumas azuis
abre-se em pétalas de
sol
a lhe beijarem os
cabelos.
E sem norte ela
caminha...
Flautas aladas em
concerto
vêm ancorar-lhe a
tristeza:
desilusão em mar de
enigma.
Seniluziiĝo
Kaj ŝi paŝadas sencele...
La maten’ el bluaj
plumoj
aperas per sunpetaloj,
kisante ŝiajn hararojn.
Kaj sencele ŝi marŝadas
...
Flugilhavaj flutoj kantas
kaj en tristec’ estas
ankro:
elreviĝ’ en mara enigm’.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 25/08/2014.
4 comentários:
"La maten' el bluaj plumoj" - kia bela verso, meze de elrevigho de Poeto. Tiaj estas Poetoj: ili kaptas belecon el malghojo."
Kiom da malĝojo, poetino...
Diri ion ne eblas ĉar certe Poezio ne aŭdus! Ĉimomente ĝi flegadas la vundon de via animo kiu suferas ĉar vi akceptis la glavon kiun sangas kaj malfortigas la koron. Reagu!
La poetino nur pentris tristan bildon. Trista, sed bela.
Partoprenas la malghojo de la lirika mio la naturo mem. Jen tipa romantismo. Tamen, tio venas per esprimoj 'pozitivaj': maten’ el bluaj plumoj, sunpetaloj, kantantaj flugilhavaj flutoj. Konfirmite do, pravas Fernando Pessoa: la poeto estas ŝajniganta ulo...
Postar um comentário