Portal
Na mente, um jardim
de almas que se enlaçam
como ondas de mim.
Na mente, um mar em
chamas
é lâmina que trama
e esculpe o delirante
desafio de existir.
Delírio de lírios,
a mente do poeta
recria o universo
para caber inteiro,
sem medo, nestes versos.Portalo
En la menso, ĝardenas
kuniĝantaj animoj
kiel ondoj el mi.
En la mens’, mar’ el
fajr’
estas kling’, kiu naskas
kaj skulptas la deliran
ekzistadan defion.
Deliro el lilioj,
la menso de l’ poeto
rekreas universon
por ke ĝi kuŝu plene,
sentime, ĉi-verse.
Maria
Nazaré Laroca
Juiz
de Fora, 22 /08/ 2014.
6 comentários:
Ho, mia Dio! Kiaj delikataj skulpturoj faritaj de vi, poetino kara...
Mia romantika animo amegas tiun stilon kiu senvualigas, milde nudigas la koron kaj montras la ni la belecon de la nudeco.
Gratulon, karino.
Mi konsentas. La versoj montras profundan rigardon internen, kun delikateco senfina. La vivo eble estas delira, sed kia poezia de-liro
Belas vivofurio, gratulon pro la poemo Nazaré !
Bela rilato inter la menso de l' poeto kaj la universo-rekredado. Nur indas tamen atenti, en la portugala versio, pri la gramatika rilato inter "um jardim de almas" kaj "se enlaçam". Chu?
Dankon pro via atento, kara poeto Paŭlo! Mi forgesis tajpi la vorteton "que". Nun la afero estas solvita. :)
Bela poemo, bela pentraĵo kaj bela laboro. Ĉi tio estas Nazaré Laroko.
Postar um comentário