Eu canto a memória
da pele que me habita:
o manto que me protege
de externos danos.
É tela, é trama
que o tempo sulca
em ranhuras,
rasuras secretas
da alma,
indeléveis, pois.
Risos, odores
perdidos,
da infância finda
naquele retrato
de domingo:
pai, mãe,
e três irmãos
pequenos.
Oh, pele menina:
sete anos
de idade!
Mas não é tarde,
para ouvir-lhe enfim
o grito rebelde
que me protege
de mim.
La haŭto, kiu en mi loĝas
Mi kantas la memoron
de l’ haŭto, kiu en mi loĝas:
la mantelon, kiu min ŝirmas
kontraŭ eksteraj damaĝoj;
Epidermon, teksaĵon,
kiun tempo plugas
per sulkoj,
sekretaj skrapoj
el l’ animo,
neforviŝeblaj, do.
Jen ridoj, odoroj
perditaj el infanaĝo
sur la dimanĉa portreto:
patro, patrino
kaj gefratoj etaj.
Ho! Infana
haŭto:
sepjaraĝa...
Tamen finfine
ne malfruas
por ke mi aŭdu
Ĝian krion ribelan,
kiu kontraŭ mi
min protektas.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 19/10/2014.
3 comentários:
Perfeito!!!! Especialmente o final!!!! Prato cheio para nós analistas!!!
Tre bela. La hauto kiel limo inter la mio kaj la mondo estas forta kaj subtila figuro. Gratulon.
Belega kreemo!!! Gratulojn! Marly
Postar um comentário