Poemo premiita ĉe LA KONKURSO EN ESPERANTO: "POEZIO EL ĈIUJ ĈIELOJ"
http://iconcorsidisamideano.altervista.org/
Per la sorĉo de plenluno
teksadas mi
tiun kadron
el densaj
ŝnuroj el pluv’
sur la
tegment’ rajdanta.
Kaj mia lito
el nuboj
ŝvebas en
ĉambro malluma...
Mi ŝirmas
min en la libro
ĝis paciĝi la
furio,
kiu ronĝas
la lunvizaĝon,
kiel
hostio splitita.
Per la
sorĉo de plenluno,
tunelon
infanaĝo fosas,
kie la
bovejoj flosas
kaj odor’,
kiu trairas
kaj vekas sekretan
pordon
inter
estant’ kaj estint’.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 11/01/2014.
3 comentários:
Meririta la elekto de via poemo. Pura liriko!
Gratulon, poetino kara!
Via laboro konstanta, senĉesa, inspiras nin sekvi la ekzemplon...
Sendube la luno estas kaj estos poe eterne nia sorĉistino plej bela;;;
Kara amikino Nazaré, viaj verkoj daŭras belajn kaj profundajn.
Postar um comentário