Mea-culpa
Para Flávia Laroca
Agonizam as cosmogonias,
quando o coração
desafina
na aspereza da alma.
E o discurso escuro é
lâmina
da (des)razão estéril
que nos fere os afetos.
Então palavras cruas
açoitam o azul dessa
manhã
de quase primavera...
E, agora, o grito
na Ágora do tempo:
preciso da água viva
da doçura, urgente!
Mia kulpo
Agonias kosmogonioj,
kiam la koro malagordiĝas
pro l’ krudeco de l’ animo.
Kaj la diskurso nigra estas
klingo
de (mal)racio vana,
kiu vundas niajn amojn.
Do krudaj vortoj
skurĝas
la ĉimatenan bluon,
kiu
preskaŭ printempas ...
Kaj nun, l’ekkrio
ĉe l’ Agoro de l’ tempo:
mi bezonas l’ akvon vivan
el mildeco, urĝe!
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 19/09/2015.
7 comentários:
Bela poezia lamento post miskompreno kun amata homo. Min aparte impresis la belaj versoj: ´... krudaj vortoj skurghas la chimatenan bluon...´
Belega kaj sencohava poemo, kontraste al naturaj fenomenoj, paradas la homaj sentoj en simbola evoluo. Gratulon!
Kolero nudigas la animon kaj vundas la karnon, sed la tenera mantelo kovras la nudecon, kaŝas la vundon.
Oni laùdas kiun tekston ? Esperantisto (ne Portugalo) komprenas ion ankaù ... portugale!
Oni laùdas kiun tekston ? Esperantisto (ne Portugalo) komprenas ion ankaù ... portugale!
Oni laùdas kiun tekston ? Esperantisto (ne Portugalo) komprenas ion ankaù ... portugale!
Ĉiu vorto poezie rolas, kreante tension de sencoj, kvazaŭsencoj, neatenditaj novaj sencoj. Kreeme ŝoke, vortoj sin skuas reciproke, kaj tiu vortodanco instige nin kaptas, kvazaŭ nin printempas.
Postar um comentário