Quais Dédalos insensatos,
erigimos labirintos
para distrair os Minotauros,
comensais da vida
que escolhemos.
Mas empresta-nos o tempo
a vontade de Teseu
para vencer as sombras.
Não se engana o Oráculo:
o fio de Ariadne só é dado
a quem já conhece o Amor.
Profetaĵo
Kiel malsaĝaj Dedaloj,
ni starigas labirintojn
por distri
Minotaŭrojn,
kunmanĝantojn de l’ vivo
elektita de ni.
Sed la volon de Tezeo
venki la ombrojn
al ni tempo pruntedonas.
Ne trompiĝas l’ Orakolo:
la fadeno de Ariadno
estas nur donata al tiu,
kiu amon jam
konas.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 14/02/2016.
7 comentários:
La helenan miron la Poeto alprenas por bela, delikata metaforo. Gratulon.
Vi pravas. La amo ĉiam venkas ĉion.
Gratulon.
Vi pravas. La amo ĉiam venkas ĉion.
Gratulon.
Alia poemo belega kaj enhavoplena... kiel ja(m) kutime el vi!
Nun, vi memoras al ni, pere de via kreaĵo, la perfektecon de la Universo kiu nur en determinita horo, donas la bongustan manĝaĵon nur al kiu pretas ricevi.
Kisojn kaj gratulojn, mikino Ná.
Tio pravigas la aperon de l' poetoj sur la Tero!
Kisojn.
Poezio elveninta el la mistera regiono de helenaj pratipoj, universalaĵoj, arketipoj. Personan mion (nome egoo) venkas Amo (Interna Mio, Majstro, Sennomulo). Brile!
Postar um comentário