Casamento
Dezenove de março:
casei minha filha
em compasso de sonho.
E o verão se esvai
nessa madrugada
delicada de outono.
Então bebo as últimas
rutilâncias da lua
e vou para a casa
dançar um minueto
com a saudade.
Edziniĝo
La 19-an de Marto
mi edzinigis la filinon
laŭ takto de sonĝo.
Kaj svenas somero
en ĉi tiu nokto
delikata de aŭtuno.
Tiam mi trinkas
la lastajn brilegojn
de la luno
irante hejmen
por danci menueton
kun saŭdado.
Juiz de Fora, 22/03/2016.
Maria Nazaré Laroca
7 comentários:
Kia bela, delikata poemo! La patrina koro vidighas per neordinara angulo: doloro miksita kun felicho, sinforgeso por gloro de la ido...
Que lindo poema querida amiga. Bjsssss
Que lindo poema querida amiga. Bjsssss
Vi benas la flugadon de via amata birdeto, sed tre melankolie, karino...
Via poemo estas bela kvazaŭ pentraĵo de Rafaelo
Belega Poemo!
Inter poemverkoj de Bandeira kaj Drummond foje aperadis 'poemoj pri cirkonstanco'. Simile vi tion faras. Al tiuj majstroj kaj al vi poste venas prava ekkrio: 'Nu, belega surprizo!'. Jes, ja, belega!
La doloro permesi ke niaj amatuloj flugu pli malproksimen. Kortuŝa kaj bela poemo !
Postar um comentário