Al Bertilo Wennergren
Lastan klason en NASK.
Tra la verda aero,
dancas lumaj vorteroj,
kiel feinoj pacaj.
La magia ĉapelo
sur la tablo dormetas...
Sed tute ne atendite
Bertilo diras gracie:
"Mi ŝvebas super la ter'!"
Kaj flokoj el feliĉo
milde falas sur nin,
kiel sopira vual’...
Jenas mondo reala!
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 17/07/2016.
7 comentários:
Kia neforgesebla rememorajho!
Vigla registro de magia momento, ja poezie.
Mirindaĵo!
Gratulon! Mirinda poemo!
Fakte, mirandajxo!
Via poemo venas al ni kvazaŭ gracia plumo kiu lasas en nia koro mildan kareson...
Dankon, Nazaré.
Mi legis multfoje . . . Bela Omaĝo !
Gratulojn, Nazinha !
Postar um comentário