Malpoeme, oni
ĵonglas per vortoj
sur la korto de l’ koro.
Dorlotas mi oron,
kaj floras doloro,
kiu stelojn priflaras.
En la ostoj avaraj
al mondo frostas.
Subite ekdisfalas
la haŭto de simplaĵoj:
larmoj apenaŭas,
Ĉar niaj nioj
dependas de
viaj vioj.
(Ho, venu! Min ŝatu!
Mi reĝas fulme kaj tre belas
sur la foto fantasta!)
Voras horojn la mallumo,
kiu fasonas mensojn
perrete interkonektitajn.
Kaj jen demando bizara:
ĉu vera amo ankoraŭas?
Maria Nazaré Laroca
Juiz de fora, 27/07/2017.
3 comentários:
Sentoplena, delikata paralelo inter la moderna ekstera fantazio de teknologiaj mesaĝoj kaj la interna pulsado de la mensa mondo obskura. Tre bela!
Nune feliĉo nur fanfarone fejsbukas, apenaŭas. Dume en realo dubas la vera amo mem ĉu ĝi ankoraŭas. Defiego estos portugale rekrei tiu same brila poezia etoso. Antaŭen!
La mondo sin malfermas al cxiuj aferoj, sed nur la klasikaj restas cxe ni, por cxiam.
Postar um comentário