Carnavalização
Sou palimpsesto inquieto
caminhando em praça pública.
Sobre meu corpo passeiam
palavras ébrias de dúvidas,
do dicionário libertas.
Versos se escrevem em surdina
na incerteza das horas;
liturgia natalina
à revelia
do bardo:
pergaminho merencório.
Karnavaligo
Malkvieta
palimpsesto
iras mi sur plac’ publika .
Sur mia korpo tramarŝas
ebriaj pridubaj vortoj
liberigitaj el vortaro.
Versoj skribatas silente
ĉe l’ necerteco de l’ horoj;
jen liturgio kristnaska
senkonsidere al bardo:
pergamen’ melankolia.
Maria Nazaré Laroca.
Juiz de Fora, 02/12/2017.
Juiz de Fora, 02/12/2017.
5 comentários:
Vi pravas, amikino!
La kristana sento preterpasas la simpleco kaj spirito kiu devus ekzisti dum la kristnaska festeno.
Vera melankolio invadas mian koron dum tiu periodo.
Fekicxe mi konstatas ke mi ne estas sola. Dankon poeto!
La Poeto portas en si la Poezion. La Poeto kaj la poemo estas unu. Ambau malkvietaj kaj mirantaj, fronte al la karnavaleca spektaklo de la mondo. Kia supriza pergameno!
Nur Poetoj poezias dum la necerteco de l' horoj.
Belege!
Malkvietaj palimpsestoj, vortoj liberigitaj, versoj skribataj, pergamen' melankolia. Kvar fortaj poeziaj simboloj. Poemo kiu pripensas Poezion. Eble la plej altaj celoj de la ekzistado de la Poezio mem! Gratulon al bardo supozite senkonsidera...
Postar um comentário