Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quinta-feira, 27 de dezembro de 2018

Al Baldur Ragnarsson


                                                                         

Poezio funebras,

versoj ploras: forpasis -

Ho ve! - Baldur Ragnarsson,

la Poeto plej elstara

el nia verda mondo.


Tamen Parnas' gaje festas!

Poetoj mortos neniam:

ili restas ensorĉitaj,

kiel porĉiamaj steloj

en la memoro de l'tempo.


Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 27/12/2018.
Brazilo

8 comentários:

Blogdopaulo disse...

Baldur Ragnarsson ja meritas specialan lokon en Parnaso!
Bela omaĝo!

Unknown disse...

Bela funebra konsola soleno en formo de florkrona poezio.

Lírica disse...

Felicxe ni ne scias, tamen ni certas pri la dauro de la vivo, kaj tio vere konsolas nin.

José Passini disse...

Li nur ŝanĝis lokon de sia agado, ĉar poeto neniam haltas sian produktadon de steloj.

José Passini disse...

Li nur ŝanĝis lokon de sia agado, ĉar poeto neniam haltas sian produktadon de steloj.

PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Poezio daŭras, Poeto transloĝas, Parnaso riĉiĝas. Vin mi omaĝas.

Unknown disse...

Gratulon

Unknown disse...

vertes As velas so er neg O mestres, neg co n p na ew Quem d esel A gonna the revistenpo