Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quinta-feira, 9 de janeiro de 2020

Meditação _ Primedito


Meditação


Verão molhado
em minha cidade.
Jovem tempestade
de janeiro, em fúria,
é pura audácia
a inundar a tarde
perplexa.


Mas minh’alma refugia-se
no outono de sonhos
maduros e livres.


O olhar perdido
na vidraça não revela
a felicidade secreta
de simplesmente existir.



Primedito

Somer’ malseka
en la urbo.
Januara tempest’ juna
furiozas, kiel aŭtenta
aŭdaco inundanta
posttagmezon
perpleksan.


Sed l’anim’ rifuĝas
en aŭtuno de revoj
maturaj kaj liberaj.


La perdita rigardo
trafenestre ne malkaŝas
la sekretan feliĉon,
ke mi simple ekzistas.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 09/01/2020.

6 comentários:

Affonso Soares disse...

Mirínde bela! La imagoj kvazau filme montrighas surla ekrano de mia menso! Gratulon!

ursula grattapaglia disse...

Jes, mirinda. Vi denove trafis la sentemajn animojn apud vi....

Paulo P Nascentes disse...

Brile. Naturo estas samtempe triobla evento: interna, ekstera, poezia.

José Passini disse...

Kiu estas mi por komentarii tiun konkretan vizion de la nekonkretan mondon?

blogdopaulosergioviana.blogspot.com.br disse...

La poeto serene kontemplas la mondon, la vivon, kaj transcendas. Versoj kun la ghusta mezuro de medito. Oni povas auskulti la mildan spiron de inspiro...

Lírica disse...

Alĥemio, jen kio mi povas diri pri via poemo, karino mia!
Vi sukcesis trovi kaj montri la "Filozofian Ŝtonon".
Gratulon!