Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

sexta-feira, 22 de maio de 2020

Carência _ Manko




Carência


Sou uma pessoa
de riso difícil:
rio pelo avesso.

Tem gente
que ri à toa:
para todos
para nada
não dispensa
uma risada.

Nestes tempos
de pandemia,  
eu descobri
que os mortos
são mais lembrados
por sua  alegria
durante  a vida.

Ainda é tempo,
de desarmar
a face com
um sorriso.


Manko

Homo mi estas
kun malfacila rido:
ridas mi nur interne.

Estas homoj,
kiu ridas sencele:
por ĉiuj, por nenio,
ridadon ne neas.

En ĉi tiuj tempoj
de pandemio,
mi malkovris,
ke la mortintoj
plej memoratas
pro sia vivĝojo.

Ankoraŭ
estas temp’
la vizaĝon
senarmigi
per rideto.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 22/05/2020.
Brazilo

5 comentários:

Blogdopaulo disse...

Tre subtila kaj delikata poemeto! Rido, kiel vortoj, devas havi sencon, kaj ne povas manki en ghustaj momentoj. Uzado de rido montras la kriterion de la psiko. Foje la mieno estas pli elokventa ol la vocho. Tre interese!

Lírica disse...

Feliĉe vi tion malkovris, ĉar rido estas la plej malmultekosta terapio en la mondo!
Poste la dolora militperiodo, Charles Chaplin redonis al la homoj la kapablon rideti, malstreĉante la korojn kiuj delonge ne sciis pli rideti...

Affonso Soares disse...

Ridendo castigat mores... Kiel necesas poezio tiucela!... Admiran gratulon,plej kara Nazaré !

Anônimo disse...

Jes ja, lernendas ni ridetadon!

Paulo P Nascentes disse...

Rido malfrue venas al bebo kaj la kontentigo de panjo nemezureblas. Nur post ripetaj vivobatadoj infano, adoleskanto, plenkreskulo devojiĝas de tiu preskaŭ natura esprimo. Tiu bela poeziaĵo povos pensigi nin pri kiam, kial tiu ridomanko instaliĝis en nia vivo.