Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

domingo, 23 de agosto de 2020

Em recuperação _ Resaniĝante

 


Em recuperação

É domingo. Da janela do meu apartamento,  sinto o perfume da alegria do jovem que corre sem camisa na avenida, a despeito da pandemia. Eu, pássaro de asa quebrada, refém da gaiola de dores, construo minha própria alegria de vento e sol.

Alegria então é sentir os beijos dos raios de sol na pele, enquanto faço  exercícios de fisioterapia, sentada no sofá da sala invadida pela luz dourada da manhã de inverno.

Alegria é também sentir a vibração fraterna da voz do coração do amigo tão longe, e tão perto!

Mas felicidade mesmo só descobri quando mandei a dor embora – e ela ficou, posto que mais mansa um pouco... 

Então acendi no peito a estrela da esperança, bálsamo de amor que os ossos regenera e os pedaços da alma recupera, voltando o entusiasmo e o desejo de servir ao Esperanto!


Resaniĝante

Estas dimanĉo. Ĉe la fenestro de mia apartamento, mi povas flari la ĝojon de l' junulo kuranta sen ĉemizo sur l' avenuo, malgraŭ la pandemio. Mi, birdo kun rompita flugilo, ostaĝo de l’ kaĝo el doloro, ekkonstruas mian propran ĝojon fare de vento kaj suno.

Ĝojo do estas la kisoj de l’ sunradioj sur la haŭto, dum mi ekzerciĝas fizioterapie, kaj sidas sur la sofo de la ĉambro invadita de l’ ora lumo dum ĉi-vintra mateno.

Ankaŭ ĝojo estas senti la fratan vibradon de la voĉo de l' koro de l’ amiko tiel for, sed tiel proksime!

Sed feliĉon mem mi  trovis nur tiam, kiam  la doloron mi forsendis - sed ĝi restis tamen iom pli milda...  

Do mi eklumis la esperstelon, ambalzamon, kiu la ostojn rebonigas, kaj l’ animpecojn reakiras, revenante la entuziasma deziro servi al Esperanto!


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 23/08/2020. 

MG - Brazilo


7 comentários:

Blogdopaulo disse...

Oni renaskighas ankau en chi tiu sama vivo! Kaj la renaskighon antauenpushas Poezio.

Lírica disse...

Uau! Gravega decido propra nur al la veraj batalantoj!
Gratulon, poetino amika!
Dsnkon pro via reveno.

Unknown disse...

Jes. Mi bone komprenas la etoson de via poezio...

Unknown disse...

Luiz Duarte

Josenilton kaj Madragoa disse...

Efektive la arto, inkluzive de la arto de la poezio, estas potenca resanigilo, ĉar ĝi fontas el la verto de la cerbo, kiu, en la momento de la kreado, sekrecias serotoninon, endorfinon, dopaminon kaj eĉ oksitocinon, la hormonojn de la ĝojo kaj la plezuro kaj sekve ankaŭ de la bonstato.

Paulo P Nascentes disse...

Al la sekreciado de dopamino, serotonino, endorfino kaj okcitocino, eventoj en nia hardvaro,aldoniĝas la konscienco de polurado de nia softvaro. Ne eblas resaniĝo, ĉar antaŭe ne estis vera sano. Krizo estas dankebla oportuno reinventi sin mem. Estas io tute nova, sen precedenco en nia kondiĉa memoro. Kio? Al tio la poezia forto de tiu teksto fingromontras. Ne estas re-io, sed Io majuskla. Kio?

Unknown disse...

Que lindo👏👏👏👏