Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quarta-feira, 3 de abril de 2013

Al Hermes Trismegisto

                     


Mi ekestis
En la senfina
Menso de Dio.

Mia esto
Enestas
En la nesto
De l' universo,
Kiu pulsas
En la nekonebla
Penso de l’ Tuto.

Mi mense
Vivas kaj aliiĝas
Perfekteble.
Transcendas
Mi proe, pere.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 03/04/2013










sábado, 30 de março de 2013

Sezonoj


Spegule
Ĉielarkas
Rosgutoj

Kaj dancas
Sur ruĝaj
Rozujoj.

Sunbluas:
Printempo
Vekiĝas
Ĝardene.

Ie aŭtunas:
Ŝvebas dume
Tristaj folioj
Plorsingulte.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 30/03/2013.

Livre-arbítrio / Libera volo







Livre-arbítrio

Perigosamente livre,
O pássaro-homem sempre volta
Quando quer para a gaiola.


Libera volo

Danĝere libera,
Birdo-hom’ ĉiam revenas
Enkaĝen kiam li volas.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 30/03/2013.

quinta-feira, 28 de março de 2013

Pasko

"Ĉu esti aŭ ne esti.
-  tiel staras
Nun la demando (...)”
El Hamleto -William Shakespeare-
Tradukis L.L. Zamenhof)

Porĉiama sorto,
En la sino
De l’ morto
Trompema,
Vivo flamas.

Surprizitaj,
Mortintoj
Plu vivas
Alidimensie...

Vivo ruzas;
Mort’ forludas:
La plej vivplena
Mensog’ ĉiama.
Ĝis kiam?

Maria Nazaré  de C. Laroca
Juiz de Fora, 28/03/2013

quinta-feira, 21 de março de 2013

Liberdade / Libereco



Liberdade

Há muito
existo em mim
e  me visto
jardineiro
e jardim:

meu corpo
é passageiro
que levo 
com zelo
aonde quero
no  aconchego
de minha
companhia. 



Libereco

Jen de longe
mi ekzistas
ĉe mi, vestita  
kiel ĝardenist’
kaj ĝarden’:

nedaŭran
mian korpon
kun amo
mi gvidas
kien mi volas
ĉe l’ komforto
de l’ akompano
mia mem.


Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 21 /03/2013.


segunda-feira, 11 de março de 2013

E-renkonto en Loreno




Tradicie kaj gracie,

En la Paraiba

Val’ floras Loreno:

Urbo kulturplena,

Kie verde flamas

La koro plej klera

 

De poetanima

Elstara kuracisto,

Nobela giganto,

Kiu tre bataleme

Vivigas Esperanton.

 

Sessilabas nomo lia,

Paŭlo Sergio Viana,

Kiel vers’ poezia.

 

La 10-an de Marto 2013,

Li inaŭguris historian

Esperantan renkonton

Tute neforgeseblan

Al ĉiuj koroj niaj.
 

Maria Nazaré de C. Laroca
San-Paŭlo, 11/03/2013.

terça-feira, 5 de março de 2013

San-Paŭlo





                                    MASP - Museu de Arte de São Paulo Assis Chateaubriand




L’ aero de mia urbo
malpli pezas ol la via.
Eĉ  sub  plej varma  suno
la vento  ĉiam zefiras,
kaj vilaĝe glatas vivo.


Kvazaŭ  ebria efiko
mi  ankoraŭ kapturniĝas
pro l’ ekscita rememoro   
de  ekĝojaj  korfrapoj
eĉ pro nura ekrigardo 
al  tia mirega ĉarmo
de via fama avenuo.

L’ aero de mia urbo
malpli pezas ol la via
sed soifas  kulturon
animo enlanda mia.


Maria Nazaré de C. Laroca

Juiz de Fora, 05/03/2013