Al L.L. Zamenhof
Je l’ vojmezo de l’
urbaj ĝangaloj
l’anim de l’ mond’
vagadas
baraktante tra bruega
lum’.
Kvankam l’arbareg’ ne
obskuras,
ĝi vojiradas blinde
laŭ riveroj el fantomoj
hidaj:
Perfort' regas, ĉifonas
moral';
Senkapigojn barbarajn
oni spektas per
televidilo.
Ho Di’! Kien la homaro
iras?
Ĉu l’ mondanim’ fiaskis?
- Ne! - krias idealo:
L’ espero pacience obstinas...
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora. 08/12/2014.