Dankon, Adonis!
Adonis Saliba estas
poezia oceano:
ne eblas per simplaj
versoj
(nur
riveretoj infanaj)
la
dolĉan giganton danki.
Adonis, nomo impona
pro la belec’ de l’
anim’;
ĉiutage flor’ burĝonas
el la luma koro lia.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora,
29/11/2014.
Naz'are
Adonis Saliba
Kial danki, amikino?
Plendisdona poetino.
El viaj amforoj,
vi pure elverŝas
di'inspiran senhaltan kinon,
kiun ni spektas
tute perplekse,
kiel ĝuindan spiritan vinon.
Rulanta rivero, vi aspektas
kaj montras sin sen ia fino,
Dank´al Dio vi ekzistas,
Gaje, flamante, kaj disdonante
la artojn de via himno.
Naz'are, ni vin rigardas
flarante viajn vervajn kantojn.
Kaj sur la rokoj ni vin gravuros
far viaj eternaj admirantoj.