Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

domingo, 7 de janeiro de 2024

Poema para uma gaivota _ Poemo por mevo

 


Poema para uma gaivota


Ganhei uma gaivota

de presente de Ano Novo!

Meu filho, da praia, 

enviou-a para mim;

e eu me apaixonei por ela!

Tão graciosa,

quase indecisa, escolhe

sua direção misteriosa.

E lá se vai ligeirinha...


Quisera ser livre

como essa gaivota

que passeia

na areia da praia

na primeira manhã

do Ano Novo...

Ela pode alçar voo

planar sobre o oceano,

mas escolhe apenas

caminhar à beira-mar!


Poemo por mevo


Mi ricevis mevon,

kiel novjaran donacon!

Mia filo, de la plaĝo,

ĝin regalis al mi;

kaj mi tute enamiĝis!


Tiel gracia,

preskaŭ nedecidema,

sed ĝi tuj elektas 

sian misteran direkton.

Kaj ĝi rapidetas...


Mi ŝatus esti libera,

kiel  tiu mevo,

kiu marŝas

sur la plaĝa sablo

la unan matenon

de la Novjaro...

Ĝi povas ekflugi,

ŝvebi super l'oceano

tamen ĝi nur elektas

promenon apud la maro!


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 07/01/2024

Brazilo


segunda-feira, 23 de outubro de 2023

Murta-de-cheiro _ Odora mirto

 



Murta-de-cheiro


Entro num modesto jardim,

e um pequeno arbusto

de murtas níveas me saúda

com seu perfume raro.


Penso logo numa festa

nupcial das fadinhas,

que ali vivem, castas,

com buquês e grinaldas

de florezinhas frágeis.

e tão perfumadas!


Os buquezinhos brancos

agradecem os beijos

de abelhas e borboletas.


Eu também lhes agradeço

por sentir a delicadeza

do perfume de Deus!



Odora mirto


Mi eniras modestan ĝardenon,

kaj malgranda arbusto

de blankaj mirtoj min salutas

per sia rara parfumo.


Mi tuj pensas pri nupta

festo de puraj feinetoj,

kiuj tie vivas ornamitaj

per bukedoj kaj florkronoj

de fragilaj floretoj,

kaj tiel bonodoraj!


La blankaj bukedetoj

dankas pro la kisoj

de abeloj kaj papilioj.

Mi ankaŭ dankas la floretojn

por la sento de l’ delikateco

de la parfumo de Dio!


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 23/10/2023.

Brazilo


quarta-feira, 19 de abril de 2023

Dia 21 de abril em Ouro Preto, 1967 _ La 21-an de aprilo en Ouro Preto, 1967

 

Desenho em nanquim, presente do Guima (João Guimarães Vieira).

Pluma desegnaĵo, donaco de Guima (João Guimarães Vieira).


Dia 21 de abril em Ouro Preto, 1967

         (Homenagem a Tiradentes)

Um homem morreu,

é dia de festa.

Em cada janela

há um vaso de flores.

Levantam-se as armas,

enfeita-se a praça,

comprime-se o povo:

um abraço sem cor.


Um homem morreu,

é dia de festa...

Há tantas bandeiras

tremendo no ar...

E há cavaleiros,

penachos vermelhos,

espada na cinta

e o bolso vazio...

Soldados garbosos,

em festa de cores,

festejam o crime

de seus ancestrais...


Rufando o tambor,

cantando o coral,

tem a palavra

o Governador.


A velha Ouro Preto

é prenhe de gente:

mil pernas, mil braços,

mil mãos obscenas,

cuspindo palavras

que ferem bem fundo,

rasgando a carne

de igrejas vestais.


Cavalos de fogo

levantam poeira,

trazendo no vento

um gosto de sangue...


Ecoa de novo

o som do tambor,

enquanto no templo

o anjinho barroco

espia pros homens

sem nada entender...


A música é fúnebre,

a cada batida,

eu lembro uma outra,

longínqua no tempo,

bem triste também;

e um homem marchava

pra forca, porém...


Desfila um colégio,

rapazes e moças

subindo a ladeira,

entrando na praça...

A feira de jovens,

bonecos de corda,

completa essa farsa.


A festa acabou.

Os homens vão embora.

E a noite renasce

de um parto infinito,

vestindo Ouro Preto

em seus funerais.

Enquanto no azul

estrelas teimosas

insistem em cantar

uma paz que é mentira.


Maria Nazaré de Carvalho. Dia 21 de abril em Ouro Preto (1967). Diário Mercantil, Juiz de Fora, ano LVII, n. 16.500, 12 e 13 mai. 1968.  Suplemento Arte e Literatura, p. 2.


La 21-an de aprilo en Ouro Preto, 1967

                (Honore al Tiradentes)

Mortis homo,

jen festotago.

Sur ĉiu fenestro

vazo da floro.                                   

Pafiloj leviĝas

ĉe placo ornamita,

kunpremiĝas homoj:

malplena brakumo.


Mortis homo,

jen festotago...

Kaj tiom da flagoj

flirtantaj en la aero...

Kaj jen la rajdantoj

kun plumoj ruĝaj,

glavoj en la zono

kaj poŝoj malplenaj...

Impetaj soldatoj

en festo kolora  

celebras la krimon

de siaj prapatroj...


Eksonas tamburo,

kaj kantas  koruso,

tiam ekparolas

la Guberniestro.


L’antikva Ouro Preto

je homoj plenplenas:

mil kruroj, mil brakoj,

mil manoj obscenaj

kraĉantaj parolojn,

kiuj vundas profunde,

disŝiras la karnon

de virgaj preĝejoj.


Ĉevaloj el fajro

levas la polvon,

per vento alportas

guston de sango...


Eĥiĝas  denove

la tambura sono,

dum en la templo

baroka anĝeleto

rigardas la homojn

sen ajna kompreno.


Muziko  funebras,

ĉe ĉiu batado

mi memoras alian

longe en la tempo,

ankaŭ malĝoja,

kaj homo marŝadis

survoje al morto...


Lerneja parado

de gejunuloj

supreniras deklivon,

en la placon eniras...

Foiro junulara

el marionetoj

la farson pretigas.


Finiĝis la festo.

Foriras la homoj.   

Revenas la nokto

el senfina nasko,

vestante Ouro Preto,

por ĝia funebro.

Dum sur la bluo

steloj obstinaj

insistas prikanti

pacon mensogan.


El la portugala originalo tradukis Maria Nazaré de Carvalho Laroca.

Juiz de Fora, 19/04/2023.

Brazilo


quinta-feira, 30 de março de 2023

Descoberta _ Eltrovo

 


Descoberta

Durante a infância

eu era uma princesa

e vivia num palácio de cristal.

 

Neste outono, em maio,

terei setenta e cinco anos,

mas só agora me descobri

num corpo de vidro,

uma casinha muito frágil.

 

Apesar das dores e infortúnios,

é meu lar, pedra preciosa,

gema lapidada por Deus,

o “potente mistério incorpóreo".


Eltrovo

Dum la infanaĝo

mi estis princino,

kaj loĝis en kristala palaco.

 

En ĉi aŭtuna majo,

sepdek kvin jaraĝa mi estos,

sed nur nun mi certas

 pri tio, ke mi loĝas

ene de vitra korpo,

tre rompiĝema dometo.

 

Malgraŭ doloroj kaj sortoŝanĝoj,

ĝi estas mia hejmo:

tranĉita, polurita gemo

de l’ “potenca senkorpa mistero.


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 30/03/2023.

MG  - Brazilo


domingo, 22 de janeiro de 2023

Escolhas _ Elektoj


 

Escolhas

Na jornada da vida,

eu sempre escolhi os caminhos

qual ingênua borboleta desatenta,


Agora o difícil caminho não eleito,

sem aviso, me escolheu

e me atravessa ousado.


Elektoj

En la vojirado de l' vivo

mi ĉiam elektis la vojojn,

kiel naiva papilio senatenta.


Nun la malfacila voj' neelekita,

sen averto, min elektis,

kaj aŭdace min trairas.


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 22/01/2023.

Brazilo

segunda-feira, 9 de janeiro de 2023

Pluen

 


                                                  UK Lisbono 2018

Pluen

Esperanto, amletero

liverita al la homaro

de l’ amema kuriero

el la kor’ de ĉies Frato!

Sed min trafis la donaco

nur en la jar’ du mil tri,

kiam voĉo en la kapo

aŭdiĝis tute surprize.

Pli ol propono jen ordono

por nepra studo de l’ lingvo

internacia, por ĉiam!

 

Malfermiĝis horizonto

per la magia ŝlosilo!

Mi traveturis la mondon

kaj kun multoj amikiĝis.

En pluraj mondaj kongresoj

partoprenis mi plezure,

kaj verdan kulturon festis

kun granda ĝojo kaj ĝuo!

 

Emociajn travivaĵojn

mi spertis en Bjalistoko

kaj en Bulonjo-ĉe-Maro,

ja neforgesebla gloro!

 

Tamen venis sortobatoj,

kaj mia vivo ŝanĝiĝis;

pro la dolor’ senkompata

al mi ne eblas foriri.

 

Ho, ve! Kia elreviĝo!

Ne plu kongresaj ĉeestoj,

sed l’aferon mi daŭrigas

entuziasme, amplene,

per poezia verdiĝo.


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 09/01/2023.


quinta-feira, 15 de dezembro de 2022

Amcelo

 



Amcelo

Esperanto estas lingvo,

kiu perfekte funkcias

laŭ konataj teorioj

de Jakobson aŭ Halliday.  

 

Krom neŭtrala, internacia,

ĝi diferencas de l’ aliaj

nacilingvaj, kiuj kuntrenas

la sangan militan pezon

tra la gloraj historioj.

 

Ludoviko Zamenhof

en la lingvo animon semis:

la celon moralan strebe

al unuiĝo de l’ homaro.

 

Ne militu en Esperanto!

For la milita pafado!

Venku homo patrioton!

 

 Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 15/12/2022.

Brazilo