Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quinta-feira, 11 de abril de 2013

Kvazaŭdiro




Demiurg’, Poeto
La ŝnuron de revoj
Streĉas kaj ĵonglas
Per la leksikona
Sorĉa vortmondo.

Pajaco, orakolo,
Deliron li orbitas:
Jen nudiĝas vortoj
Kiuj stelfandiĝas
Kaj muzike elfluas
Kunĝuas kaj plezuras.

Rimoj kverelas
Aŭ ĉu ili kveras?
Poet’ apoteozas,
Entute metaforas.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 11/04/2013.

segunda-feira, 8 de abril de 2013

Vortludo



La liro de l’ muzo
Poeziajn vortojn
Lirike ludas
Kaj dolĉe lirlas
Ili likvore.

Vortoj lirikaj
Sopire revas
Pri lilaj lilioj...

Tute  volonte
Kaŝitaj versoj
Poetojn dorlotas:
Poemoj estontas.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 08/04/2013.




sábado, 6 de abril de 2013

Filozofia ŝtono


Estas vera Paco
Ŝtono de saĝuloj
Kiun Amo prilaboras 

Svingante glavon
El fajro forĝitan:
Jen bona batalo
Kvankam  ja peniga.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 06/04/2013.

 

quarta-feira, 3 de abril de 2013

Al Hermes Trismegisto

                     


Mi ekestis
En la senfina
Menso de Dio.

Mia esto
Enestas
En la nesto
De l' universo,
Kiu pulsas
En la nekonebla
Penso de l’ Tuto.

Mi mense
Vivas kaj aliiĝas
Perfekteble.
Transcendas
Mi proe, pere.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 03/04/2013










sábado, 30 de março de 2013

Sezonoj


Spegule
Ĉielarkas
Rosgutoj

Kaj dancas
Sur ruĝaj
Rozujoj.

Sunbluas:
Printempo
Vekiĝas
Ĝardene.

Ie aŭtunas:
Ŝvebas dume
Tristaj folioj
Plorsingulte.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 30/03/2013.

Livre-arbítrio / Libera volo







Livre-arbítrio

Perigosamente livre,
O pássaro-homem sempre volta
Quando quer para a gaiola.


Libera volo

Danĝere libera,
Birdo-hom’ ĉiam revenas
Enkaĝen kiam li volas.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 30/03/2013.

quinta-feira, 28 de março de 2013

Pasko

"Ĉu esti aŭ ne esti.
-  tiel staras
Nun la demando (...)”
El Hamleto -William Shakespeare-
Tradukis L.L. Zamenhof)

Porĉiama sorto,
En la sino
De l’ morto
Trompema,
Vivo flamas.

Surprizitaj,
Mortintoj
Plu vivas
Alidimensie...

Vivo ruzas;
Mort’ forludas:
La plej vivplena
Mensog’ ĉiama.
Ĝis kiam?

Maria Nazaré  de C. Laroca
Juiz de Fora, 28/03/2013