Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quinta-feira, 17 de abril de 2014

Pausa _ Paŭzo





Alice: Quanto tempo dura o eterno?
Coelho: Às vezes apenas um segundo.

(Alice no País das Maravilhas. Lewis Carroll)

Alico: Kiom longe daŭras eterno?
Kuniklo: Kelkfoje nur unu sekundon.

(Alico en Mirlando. Lewis Carroll.)



Pausa

Num segundo a eternidade

cabe inteira em um suspiro

e o tempo desafia.


E a existência desnuda

entra no rio de Heráclito,

brinca de roda na lua

da eterna impermanência.


Paŭzo

Unusekunde l’ eterno

Unuspire enhaviĝas

kaj ĝi la tempon defias.


Kaj la nuda ekzistad’

eniras en la riveron

de l’ filozof’ Heraklito,

kaj rondodancas sur lun’

el eterna efemero.


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 17/04/2014.

terça-feira, 15 de abril de 2014

Um cão nos funerais _ Hundo ĉe funebraĵoj

                                       
                                               André Luís e José Jorge, meu pai.



Um cão nos funerais



Despedidas doem, mesmo tendo-se a certeza do reencontro. O poeta Fernando Pessoa já disse que a morte é a curva da estrada, / morrer é só não ser visto. Pois é, pai, o senhor vestiu a capa da invisibilidade e partiu.

E ontem foi tudo tão triste e tão bonito! Um esboço de sorriso na sua face sinalizava a paz encontrada na passagem para a luz. O senhor parecia meditar com discreta serenidade depois do sofrimento imposto pelos aparelhos do CTI.

O senhor deve ter estranhado ver tantos jovens prestar-lhe a última homenagem, levando-lhe rosas graças a seu neto André Luís, educador amado. Até mesmo a UFJF enviou-lhe uma coroa de flores...

E a mais emocionante condolência foi o entusiasmo daquele cãozinho preto-e-branco que dormia no pátio. De repente, acordou na hora da partida do féretro. E disparou sua alegria, acompanhando aos saltos a subida daquela triste aleia. Foi então que minha irmã lembrou que o senhor, quando menino, tinha um cachorrinho chamado Sabiá. Menino tem cada uma, não é? Talvez fosse o elo que faltava: as asas da alegria da infância apontando outra maior, a volta para a casa.



Hundo ĉe la funebraĵoj


Adiaŭoj doloras, eĉ kiam ni certas pri la nova renkonto. La poeto Fernando Pessoa jam diris, ke la morto estas la kurbo de l’ vojo , / morto estas nur nevidebleco. Nu, paĉjo, vi surmetis la nevidebleco-mantelon kaj foriris.

Kaj hieraŭ estis ĉio tiel trista kaj tiel bela! Via vizaĝo ŝajnis rideti pro la paco ekhavita dum la trairado tra la lumo. Ŝajnis, ke vi meditadis kun diskreta sereneco post la suferado postulita de la hospitalaj aparatoj.

Vi eble estis surprizita vidi tiom da gejunuloj ofertantaj al vi rozojn kiel lasta omaĝo danke al via nepo André Luís, amata edukisto. Eĉ la Universitato sendis al vi florkronon.

Kaj la plej emocia kondolenco venis el entuziasmo de tiu nigrablanka hundo, kiu dormadis sur la korto. Subite la hundeto vekiĝis ĝuste tiam, kiam la ĉerko ekforiradis. Kaj ĝi ekpafadis sian ĝojon; saltetante ĝi akompanis la supreniron de la irantaro laŭ tiu malgaja aleo. Do mia fratino memorigis al mi, ke dum via infanaĝo vi posedis hundeton nomatan Turdo. Kia knabeca nomo por hundo, ĉu ne ? Eble tio estis la manka ligilo, nome: la flugiloj de l’ infaneca ĝojo indikantaj alian plej grandan: la hejmrevenon.


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 15/04/2014
.

sexta-feira, 11 de abril de 2014

No Canadá _ En Kanado






No Canadá


Fulgura o instante

no pôr do sol de Calgary.

Ainda é sonho a primavera

no outono do poeta.


En Kanado


Brilegas la momento

ĉe l' Kalgari' sunsubiro.

Ankoraŭ revas printempo

en la aŭtuno de l' poeto.


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 11/04/2014.




terça-feira, 8 de abril de 2014

Jornada _ Vojirado






Jornada


Não existe obstáculo

a impedir uma árvore

em busca do sol
.




Vojirado


Malhelpas nenio

la arbon, kiu vojiras

en serĉo de l’ sun’
.


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 08/04/2014.











quinta-feira, 3 de abril de 2014

Silêncio _ Silento


                                  https://www.youtube.com/watch?v=q8JzPN4_SBk

Silêncio

No úmido aconchego  
do  silêncio das árvores,
hamadríades  solfejam
uma ária de Bach.

Um feixe de luz
desliza pela brisa,
seiva que seduz,
saciando-me a sede 
de encantamento.

Silento

Ĉe l' humida ŝirmejo 
de l’ silento de l’ arboj,
hamadriadoj solfeĝas
arion de Bach.

Do fasko da lumo
glitas  sur la brizo,
limfo alloga,
kiu mildigas
soifon mian
pri raviteco.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 03/04/2014.

terça-feira, 1 de abril de 2014

Tempo _ Terura vetero



Tempo


Está feio lá fora.

A ciranda dos ratos nos telhados

cobiça a carne branca da lua

violentada pelo século XX.

 
Mas o poeta tem ouvido para ouvir

o rufar dos estômagos vazios

boiando na noite.

A dor perfura as entranhas do silêncio

e se transforma em sangue e sal

que devora os álbuns de família.

 
Está feio lá fora,

e as horas incomodam como moscas.

O poeta sente náuseas

de todos os discursos digestivos do mundo.

Entretanto, só ele sabe

que existe uma aurora amordaçada

no fundo de cada noite.


1º Lugar- (Júri Popular) “Primeiro concurso nacional de poesias Vinícius de Moraes - para servidor público.”  - Rio de Janeiro - 1984.
 
 
Terura vetero


Terura vetero ekstere!

Ratoj rondodancas sur tegmento

kaj avide rigardas

la blankan lunan karnon

perfortitan de la dudeka jarcento.

 

Sed la poeto povas aŭskulti

la tamburadon de malplenaj stomakoj,

flosantaj en la nokto.

Doloro boras la koron de l’ silento, kaj

transformiĝas en sangon kaj en salon,

kiu voras la famili-albumojn.

 

Terura vetero ekstere!

Kaj la horoj nin ĝenas, kiel muŝoj.

La poeton naŭzas

digestigaj diskursoj de la mondo.

 

Sed la poeto bone scias,

ke ekzistas aŭroro kun buŝumo

kaŝita en la fundo de la nokto.
 
 
 Unua premio (donita de La Popola juĝantaro) "Unua nacia poezikonkurso Vinícius de Moraes
- por publika servisto.“ - Rio de Ĵanejro - 1984.
 

Maria Nazaré de Carvalho Laroca
Rio de Janeiro, 1984.





 

sábado, 29 de março de 2014

Preĝo de la kuracisto (Geraldo Mattos)





Preĝo de la kuracisto

 Geraldo MATTOS

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/6 paĝoj 231-232

Ho Dio de la vivo kaj Dio de la morto,
rigardu la turmenton de mia profesi'
kaj turnu la orelon al la humila vorto
de homo suferanta ĉe homa agoni'!

Por fronti la batalon de lumo kaj de ombro
al ĉiuj lokoj mi iras, palaco kaj kaban',
sed kiel mi sukcesos, se ies tagonombro
finiĝos pro decido de via pova man'?

Sur korpo frostiĝanta de ia paciento
de vivo kaj de morto fariĝas la batal':
armilon en la mano, obstinaj en silento,
mi luktas por la vivo, vi luktas por fatal' ...

El scio kaj praktiko dum jaroj akiritaj
mi uzas kaj manovras la manon sur tranĉil':
mi tranĉas, mi kripligas per strekoj senhezitaj,
se nur mi povas porti la vivon al stabil'.

Se mia mano venkas la oston de la tombo
post harda kaj peniga milito por la viv',
mi vidas retiriĝi al sia katakombo
la morton funebrigan en spita ofensiv'.

Se tamen el la korpo la tuta vivo fuĝas
kaj lasas min klopodi sur la kadavro nur,
sovaĝa mortigisto rimorse mi min juĝas,
ĉar mian bisturion makulas sangospur'.

Mi petas heziteme la pagon por la servo:
la mono min turmentus, se homo mortis for;
se ree fluis sango kaj reviviĝis nervo,
pri mono ĝenus vorto en tia ĝoja hor'!

Dum mia tuta vivo, milfoje post recepto,
la samajn rekompencojn mi havas por la task':
al mia vango ĵetas la homoj sen escepto
rideton post sukceso, insulton post fiask' ...

Ho Dio de la vivo kaj Dio de la morto,
rigardu la turmenton de mia profesi'
kaj volu min provizi per saĝo kaj per forto,
ke beno por aliaj fariĝu mia sci'!