MASP - Museu de Arte de São Paulo Assis Chateaubriand
L’ aero de mia urbo
malpli pezas ol la via.
Eĉ sub plej varma suno
la vento ĉiam zefiras,
kaj vilaĝe glatas vivo.
Kvazaŭ ebria efiko
mi ankoraŭ kapturniĝas
pro l’ ekscita rememoro
de ekĝojaj korfrapoj
eĉ pro nura ekrigardo
al tia mirega ĉarmo
de via fama avenuo.
L’ aero de mia urbo
malpli pezas ol la via
sed soifas kulturon
animo enlanda mia.
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 05/03/2013
Um comentário:
Bela omagho al la multfaceta urbego
Postar um comentário