Tarde
Na
janela, aberta
A
cortina de renda,
A
mulher surpreende
O
canteiro de gerânios
E
os muitos janeiros
Que
se debruçam
Entre
risos e soluços.
Na
janela, aberta
A
cortina da alma,
A
mulher, sem alarde,
Reconstrói
a tarde
Só para ela.
Posttagmeze
Ĉe
la fenestr’,
Malfermiĝas
Punta
kurten’,
Kaj virin’ surprizas
Bedon el geranioj
Kaj
multajn januarojn
Kiuj
elkliniĝas
Super
ridojn,
Kaj plorĝemojn.
Ĉe la
fenestr’,
Malfermiĝas
L’
animkurten’
Kaj virin’,
senbrue,
Posttagmezon
Rekonstruas
Nur por si mem.
Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora, 29/05/2013.
.
5 comentários:
Tre elvoka poezia sceno. Bele ilustrita!
Eco de kvazaua hajko por la pozia esprimo de delikatajhoj chiutagaj: ineca animkurteno!
Tre bele melankolia sinteno de iu, kiu leviĝas ame kaj resopire antaŭ sia pasinteco, rigardante la poezion de la mema vivo tra la fenestro. Rekonstrui mense sian pasintecon estas vivi denove, eĉ se nur kelkminute.
Via poemo estas belega, karino, sed la titolo ne kongruas kun la portugala titolo kaj la propra teksto de la kortusxa, delikata versa teksajxo. Mi riskas tian opinion antaü tri leonoj, kiel Viana, Nascentes kaj Josenilton tamen vi kam konas min delonge kaj scias pri mia inklino riski la vivon...
Kisojn.
Ĝuste la ĉiutagaj aĵoj estas plenaj de poezio, oni devas nur vidi ilin. La ĉiutageco estu parto de la poezio,el tio faris mia amata Ringelnatz kvazaŭ poetan principon. Unu ekzemplo:
Mi tiom amas vin, mi donus al vi kahelon el mia forno!
La ŝatata balkono estas ripozpunkto de tuta vivo, do ejo por estintaj, estantaj kaj estontaj aĵoj kaj sentoj.
Mi aldonu, ke poemoj bezonas karnon, en tiu ĉi poemo la balkono estas la karno:)
Via Cez!
Postar um comentário