Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

terça-feira, 5 de novembro de 2013

Inocência _ Senkulpeco




Inocência

Eis que a infância
Surpreende-me
Em preto-e-branco
De fina organza.

E um doce mar
De eternidade
Invade-me
O ar em chamas.

Para a menina de dez anos,
A primeira comunhão
É certidão de santidade.

E o olhar ausente
Vislumbra estrelas
Onde o céu é verde
E um vento fácil
Beija-lhe os cabelos.



Senkulpeco

Jen l’ infanaĝo
Surprizanta min
Per delikata muslin’,
Nigra-blanke.   

Kaj dolĉa mar’
Farita el eternec’
Invadas aeron
Mian el flamoj.

Laŭ la dekjara knabin’,
La unua komuni’
Atestas sanktecon.

Kaj la fora rigard’  
Stelon videtas
Sur verda ĉielo
Kaj facila vento
Ŝiajn harojn kisas.

Maria Nazaré de C. Laroca
Juiz de Fora - Rio, 04/11/2013.


6 comentários:

Blogdopaulo disse...

Chu la "verda chielo kaj facila vento" jam auguras, ke shi iam estos fervora Esperantisto?...

Paulo P Nascentes disse...

Tre kongrua estas la delikateco tema kaj de la versoj mem. Ja belaĵo.

José Passini disse...

La dolĉa infaneco daŭras en vi!
Passini

Flávia Laroca disse...

Muito linda a expressão do sentimento dessa fota, tão vivo em suas palavras!! Gostei muito do céu verde e da eternidade! Seria o Esperanto? Beijos!!

Lírica disse...

Hej, poetino... viaj versoj estas tiel belaj kaj simplaj kiel la foto via. Gratulon!

Hans-Georg Kaiser disse...

Cezar
Efiko de arto

(por amikino Nazare)

Sankta rito,
bela mito,
mi nun estas
implicito!

Tiu foto
estas rita
kaj la verso
vere mita.

Simpla estas
granda arto,
tia, kia
artbonfarto.