Viagem de volta
O ônibus engole
a noite paulistana
e a rodovia sente
Os lábios em lâmina
da lua crescente
em sorriso incerto.
E então me entrego
à alegria simples
do fulgor do silêncio
no caos de ruídos.
Revenvojaĝo
La buso englutas
la nokton de San-Paŭlo
kaj la ŝoseo sentas
La lamenajn lipojn
de l’ kreskanta luno
je rideto duba.
Kaj do mi fordonas
min al la simpla ĝojo
de l’ silentbrilego
en la ĥaoso brua.
Maria Nazaré Laroca
São Paulo, 1º/06/2014.
3 comentários:
Kiaj belaj versoj:
"La lamenajn lipojn
de l’ kreskanta luno"
Gratulon.
Unu fojo poeto... cxiam poeto...
Mi.
Komentaria originaleco perdiĝas: ankaŭ mi same diras - Kiaj belaj versoj: "La lamenajn lipojn/ de l’ kreskanta luno/ je rideto duba". Belege!
Postar um comentário