Viagem de ida
A janela do ônibus
recorta o mundo
que viaja veloz
em verde e azul.
O olho do sol
beija-me a nuca
e comigo vai
sem sair do lugar.
Como num filme,
o aqui e agora
em luz desenrolam
o dia sobre rodas.
Irvojaĝo
La fenestro de l’ bus’
eltranĉas
la mondon,
kiu preterpasas
haste elverdblue.
L’ okulo de l’ suno
nukon mian kisas
kaj ĝi kunvojaĝas
kun mi sen moviĝi.
Kiel ĉe filmo
la ĉitieo kaj nuno
la tagon surradan
malvolvas per lumo.
Maria Nazaré Laroca
Lorena, 31/05/2014.
3 comentários:
Bela vojagho, Poeto!
Unu fojo ciganino... cxiam ciganino!
Vojagxantajn kisojn.
Momentokaptado fariĝas porĉiama - jen poezia miraklo, ne tute klarigebla!
Postar um comentário