No meio do caminho tinha
um cão;
e ele dormia a sua
liberdade, atravessado
no chão alegre de sol
dessa manhã fria de maio.
Sem pedir licença, sem perguntar
se incomodava;
aliás nem sabia disso: ele
simplesmente existia.
Sur la mezo de l’ vojo
kuŝis hundo
Sur la mezo de l’ vojo
kuŝis dormanta hundo;
kaj
tute senĝene ĝi endormigis sian liberecon
sur la sungaja grundo de
l’ malvarma mateno maja.
Al ni ĝi ne petis
permeson, ĝi demandis nenion;
fakte ĝi eĉ pri ĝeno ne scias:
ĝi tutsimple ekzistis tie.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 23/05/2015.
5 comentários:
Interesa rekreo de la konata poemo de Drummond. Al mi aparte plachas la ideo, ke ghi endormigas sian liberecon! Bele!
La bela diferenco inter vi, Nazaré, kaj mi estas, ke vi interpretas per via inspirita arto la liberan hundo sur sungaja grundo por mi, kiu neniam estus povinta krei ion similan.
Mi estas bonŝanca, ĉar mi povas ĝui vian arton. Dankon elkore.
Tiu hundo apartenas al mia karavano... la karavano de tiuj kiuj amas la liberecon!
Gratulon, poetino!
Libere kuŝanta, via poezio, jen hundo kiu simile omaĝas plenrajte la liberecon simple ekzisti. Gratulon.
É a mais pura liberdade!!! Quem nos dera poder usufruir de uma liberdade, talvez não total, como a do cão no meio do caminho, mas aquela em que o outro não fosse o inferno. Bela idéia, aliar o poema de Drummond à liberdade!
Postar um comentário