Silêncio
E, cedo expulso do mundo,
flutua a dedilhar
luares e segredos
sobre a pele da brisa.
Mas seduz o poeta
e adentra o poema
por metáforas vazias
de ruídos banais.
Silento
El la mondo forpelita
ĝi ŝvebas pinĉante
lunbrilojn kaj sekretojn
sur la haŭto de l’ brizo.
Sed poeton ĝi allogas
kaj eniras en poemon
per metaforoj malplenaj
de bruadoj banalaj.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 26/08/2015.
5 comentários:
Uau!
Nem cabe comentário...
Vojo al poezia sintezo. Silento enkorpigita. Bele!
Bela susuro de la animo, klopodante esti silenta!
Hooooooo!!!!.....
Kia poemo! Mi legis ghin plurfoje, kaj chiufoje mi pensis ion alian! Kio estas tiu mistero, kiu shvebas kaj tushetas muzike "la hauton de l' brizo"?!
Pura liriko, senkorpa susuro, bloveto delikata kaj parfuma!
Vivu la Poeto!
Senbrue vi vekiĝis nin....kisetojn ,Nazaré!
Postar um comentário