“A
mente é o espelho da vida em toda parte.” (Emmanuel/ F.C.Xavier)
“Ĉie la menso
montriĝas kiel la spegulo de la vivo.” (Emmanuel/ F.C.Xavier)
Ignoto motivo
Todos nós somos
versos imperfeitos
do infinito poema
perfeito do Criador.
A mente é espelho
que reflete o mundo:
só Deus cria, portanto,
e o homem copia,
mesmo quando sonha.
E uma sinfonia
de vozes rebeldes
me persegue e instiga
quando busco a luz.
E eis que escuto
o farfalhar da ideia
nesse voo epistêmico:
Eu só existo
porque Deus É.
Mas por que, então,
Senhor,
Tu me criaste um dia,
na poeira dos milênios?
Nekonata motivo
Ĉiuj ni estas
neperfektaj versoj
de l’ senfina poemo
perfekta de l’ Kreinto.
Estas la menso spegulo
reflektanta la mondon:
nur Dio kreas, do,
kaj homo faras kopiojn,
eĉ kiam li sonĝas.
Kaj simfonio
de ribelaj voĉoj
min persekutas
kaj instigas tiam,
kiam mi serĉas la lumon.
Kaj jen mi aŭskultas
la bruegon de l’ ideo
en tiu flugo epistemologia:
Mi nur ekzistas
ĉar Dio estas...
Sed kial do, Sinjoro,
Vi min kreis unu tagon,
en la polvo de jarmiloj?
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 18/06/2016.
6 comentários:
La Poeto jhetas siajn versojn kaj sentojn en la transcendo de la Kreado kaj de la vivo. Kaj la Poezio helpas elteni la misteron.
Poezio mistere sindonas dum misteron esploras en si mem, en verso, universo, en vivo mem. Kaj daŭre ĉio misteras.
Nur la Amo jarmile atendas kaj esperas, pacience, ke ni iam burĝonos por helpi Lin poezii.
Dankegon! kara.
Se Deus cria sem fim seu poema perfeito então ele deve criar constantemente os versos para a continuidade da sua obra, não? e se nós somos os seus versos...
Kara Maria, ĉu vi memoras pri miaj intervenoj en viajn blogojn ? Mi tenere kisas vin, brakumante kun viaj verkoj, Petro la franca, kiu loĝas inter Liono kaj Ĝenevo.
Postar um comentário