Eu, poeta?
Não sei a quantas vozes dou guarida;
uma polifonia peregrina
rege variações do mesmo tema:
a inefável sinfonia da vida.
E as vozes poemas vão tecendo
com as lágrimas e risos do mundo,
mas, muitas vezes, jazem no silêncio
sob o olhar indefeso do poeta...
Então meu eu Dom Quixote menino
entra em cena e rabisca um poema.
Ĉu mi, poeto?
Mi ne scias, kiom da voĉoj mi gardas;
jen pilgrimanta polifonio
regas variojn pri la sama temo:
nekompreneblan simfonion de l’ vivo.
Kaj poemojn la voĉoj teksadas
per larmoj kaj
ridoj de l’ mondo,
sed en silento ili kuŝas multfoje
sub la senhelpa rigard’ de l’ poeto...
Tiam la knaba donkiĥota
mio
la scenejon eniras,
kaj blinde verkas poemon.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 07/09/2017.
8 comentários:
Belega! La forto kaj sendependeco de Poezio!
Mi tamen ne konsentas kun la vorto "verkaĉas". Mi anstataŭus ĝin per "blinde verkas": la Poeto fermas la okulojn kaj verkas lumajn versojn.
Mi tute konsentas kun nia Paulo, pri tiu "verkacxas".
Mia komento... Unu foje ciganino, cxism ciganino! Kiam vi decidis forlasi la nomadismon, vortoj postulas tiun sencxesan iradon tra la mondo.
Ni estas filoj de la Tero kaj ni devas akompani gxian konstantan movon.
En antaŭa versio, la Poeto tradukis "rabiscar" per "verkaĉi". Mi amike protestis, kaj la verso ŝanĝiĝis al "blinde verkas" . Multe pli konforma! La blindeco de la Poeto estas larĝvida, akrevida, klarvida...
Konsente kaj kunsente pri la sugesttraduko, miaflanke mi preferas reliefigi la brilan poeziigon de sincera dubo de ĉiu konscia poeto: ĉu mi ja estas poeto? Trafe!
Perfekte!
Al mi restas nur alpaŭdi la poetinon kaj la komentariantojn.
Kaj mi respondas vian demandon.
Jes, kompreneble ! Ne nur estas poeto kaj tamen unu el la plej bonaj.
Do, lasu vian knabon Donkiĥotan eniri la scenejon kaj verki viajn poemojn.
La legantoj aplaŭdos !
Postar um comentário