Kia mond' estas nia,
en fajrej' de frenezo
brulanta for de Dio!
Tial muzoj forestas,
kaj poetojn forlasas
en animo soleca...
Eĉ naturo ribelas
kontraŭ malsaĝo homa
konfuzante sezonojn!
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 16/02/2019.
Minas Gerais - Brazilo
4 comentários:
Natura ribelo pro fiago homa, ja, soleco de Poeto antaŭ muzoj, ja, sed ĉu frenezo monda brulanta for de Dio?! Kio ekzistas for de Dio?!
Revenis la inspiro al la Poeto, feliĉe! Poezio estas rimedo por saĝigi la homojn. Poezio estas milda kunulo de Naturo, kiu suferas kaj ribelas kontraŭ homaj misfaroj. Antauen, Pieto! Via misio estas pacigi la mondon.
Post la kompetenta komentario de poetoj, kion mi rajtas diri?
dankon mian Nazaré,por esprimi kion mi same perceptas.
Postar um comentário