Textos em português e esperanto. Tekstoj en la portugala kaj en Esperanto.

Obrigada por sua visita! Dankon pro via vizito!

quarta-feira, 22 de maio de 2019

Desaprendizagem _ Mallernado




Desaprendizagem

O tempo passa e ultrapassa
as grades do calendário:
dias, semanas e meses:
palavras, fotografias
o poeta desafiam.

De novo maio indeciso:
quente ou frio desta vez?
Ao coração não importam
esses caprichos do clima,
pois d’ alma é atento à voz.

O aniversário é um alerta
como o sino da escola,
onde o aluno repetente
precisa desaprender
as lições equivocadas.

Será que o tempo dá tempo?
Para que tanta teoria
na poeira da inércia?


Mallernado

Tempo pasas kaj transpasas
la kradojn de l’ kalendar’...
Tagoj, semajnoj, monatoj:
vortoj, fotografiaĵoj
jen la poeton defias.

Denove majo hezitas:
ĉu varm’aŭ malvarm’ ĉi-foje?
Sed ne gravas por la koro
la kapricoj de l’ klimato:
atentas ĝi l’animvoĉon.

La datreveno alarmas,
kiel sonoril’ en lernej’,
kie maldiligentuloj
tute mallerni bezonas
la erarajn lecionojn.

Ĉu la vivtempo sufiĉos?
Tiom da studo valoras
sub la polv’ de inercio?

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 22/05/2019.

















3 comentários:

Blogdopaulo disse...

Chiu konscia homo devas lerni kaj mallerni. Poeto tion konscias pli akute, foje dolore, foje angore. Poezio neniam chesas en ties koro. La poemo estas donaco al la "ordinaraj"homoj, por mildigi la dumvivan mallernadon. Dankon, Poeto!

Anônimo disse...

Mallerni erarajn lecionojn...
Mirinde!

Lírica disse...

Bela filozofia poemo, karino!
Dankon pro kundividi tiujn profundajn mensajn mekanismojn kun ni.
La granda edukisto Piaget, jam asertis pri tia neceso.