Ponto de vista
Como peixes sonâmbulos
que duvidam do oceano,
nós jazemos mergulhados
na ilusão da matéria,
há muito desmascarada
pela física quântica.
Seres espirituais,
feitos de luz
condensada,
gozamos o sono vazio
dos prazeres dos
sentidos.
O universo é do tamanho
do nosso egoísmo vil
de orgulhosa
vaidade...
Mas eis-nos devastados
pela sombra da morte,
novamente esquecidos
de que a Vida não
morre;
ela apenas se renova!
Um dia desencarnamos
sem
morrer jamais!
Vidpunkto
Kiel fiŝoj somnambulaj,
dubantaj pri l’
oceano,
ni kuŝas mergitaj
en la materi’ trompiĝo
senmaskigita longe
de l’ kvantumteorio.
Spiritaj estuloj,
el densigita lumo,
ni ĝuas la nudan
dormon
de la sensoplezuroj.
La universo tiel
grandas,
kiel nia egoismo fia
el fiera vanteco ...
Sed jen ni teruritaj
de la ombro de l’ morto,
denove forgesintaj,
ke la Vivo ne mortas;
ĝi
nur renoviĝas!
Iam ni elkarniĝos,
sed ni neniam mortos!
Maria Nazaré Laroca
Juiz
de Fora, 01/05/2019.
5 comentários:
Kia mirinda poezia pripenso! Kvantumteorio kaj spiritualeco vidalvide kaj ameme kundancas la sferamuzikon.
Gratulon, poetino! Vi sukcesis brile sintezi la gravegan analizon de multaj studemuloj!
Via poemo devus esti parto de sciencaj lecionoj.
Nazaré, mia kara amikino, mi ne juĝas vian arton uzi la vortojn.
MI nur ĝuas ilin profunde.
Belega kaj signifoplena poemo!!!
Mi tre sxatas!!!
Gratulon, karulino!!!
Brilanta sintezo de la Vivo. Vi diris ĉion! Gratulojn!
Postar um comentário