Despertamento
Nesta manhã de domingo,
mergulho a alma na praça
feita de sol e esperança,
e procuro um banco
sob a proteção das árvores
que me olham com bondade
e complacência.
Fecho os olhos;
e sinto-me caminhar
entre duas dimensões;
ao meu lado, um mundo
invisível vibra
estuante de vida,
atraído pelo que sou.
Meu corpo caminha
para a morte,
mas eu não.
É o segredo da alegria,
tardia embora,
mas que torna
o céu mais azul,
a brisa mais doce,
a vida mais leve.
Vekiĝo
Ĉi-dimanĉan matenon,
plonĝas l’anim’ en la placon
fare de suno kaj espero,
kaj mi serĉas benkon
sub protekto de l’arboj
kiuj min rigardas bonkore,
kaj bonvoleme.
Mi fermas la okulojn,
kaj mi sentas min marŝi
inter du dimensioj;
apud mi ia mondo
nevidebla vibras
ardvivplene, altirita
de tio, kio mi estas.
Mia korpo
survojas
al morto;
sed mi ne.
Jen la sekreto
de mia ĝojo,
malgraŭ ke malfrua,
sed ĝi la ĉielon
pli bluigas, la brizon
pli dolĉigas, kaj la vivo
fariĝas pli leĝera.
Maria
Nazaré Laroca
Juiz de Fora,
12/01/2020.Brazilo
4 comentários:
Kiom da trankvileco en tiu pentraĵo versfarita...
Foje antaŭ oleoj ni nur admiras la kolorojn elektitaj de la pentristo kaj la vortoj kiujn ni ne diras, foriris por interparoli kun la artisto.
Louvre, la plej fama Muzeo, ankoraŭ ŝuldas al poetoj ekspozicii poemojn sur ĝiaj muroj.
Poezio necesas...
Vi malavare instruas al ni la sekreton de via ghojo. Sed nur veraj Poetoj povas atingi tian dimension de transcendo, shvebante per versoj. La bonkoraj arboj plu longe benu vin...
Mia korpo survojas al morto;
sed mi ne.
Amikino Nazaré - mi akompanas vin ene de tiu sekreto!
Poezio sin prezentas kiel eblecon tuŝi spertojn malfacile direblaj per aliaj lingvaj rimedoj. Nazaré trafe kaj kompetente uzas ĝin!
Postar um comentário