Brechó
Quisera ter o talento de Machado de Assis para poder desvendar em palavras o buquê de sentimentos e emoções que recebeu minha alma naquela luminosa manhã de janeiro.
Por causa da pandemia, raramente saio de casa, mas não pude recusar o convite daquela segunda-feira tão azul. Caminhando vagarosamente na amada pracinha do meu bairro, de repente parei para olhar um alegre ônibus estacionado frente às doces árvores da praça. Ele exibia prateleiras de livros, discos, objetos antigos. Uma espécie de brechó.
Por alguns minutos meu olhar percorreu aquela feira à moda hippie. E eis que vejo ali o meu último livro de poemas bilíngues, Chão de pássaros_ Birda grundo, lançado em setembro de 2017. Novinho, uma criança de 4 anos apenas, a sorrir para o jardim urbano que gerou tantos versos.
Perplexa, sem cerimônia, apontei o livro dizendo que eu era a autora. O vendedor sorriu admirado, quase não acreditando no meu grito.
Bem, voltei para casa tentando definir os sentimentos. Depois minha ajudante voltou ao local para tirar uma foto do ônibus-brechó. Então o vendedor lhe disse que não venderia mais aquele livro. Pediu que ela me trouxesse o exemplar para um autógrafo. Seu nome: Zé do busão.
Brokantejo
Mi dezirus ekhavi la talenton de Machado de Assis por vorte malkaŝi la bukedon da sentoj kaj emocioj, kiun l’ animo ricevis en tiu hela januarmateno.
Pro la pandemio, mi malofte forlasas la domon, sed mi ne povis rifuzi la inviton de tia bela blua lundo. Malrapide piedirante sur la trotuaro de la amata placo de mia kvartalo, mi subite ekhaltis por trarigardi gajan aŭtobuson parkitan antaŭ la dolĉaj arboj. Ĝi elmontris bretojn de libroj, diskoj, malnovaj objektoj. Speco de brokantejo.
Dum kelkaj minutoj, mia rigardo trairis tiun hipi-modan foiron. Kaj jen mi ekvidas mian plej novan dulingvan poemaron, nome Chão de pássaros _ Birda grundo, lanĉitan en septembro 2017. Ankoraŭ freŝan, apenaŭ 4-jaran infanon, ridetantan al la urba ĝardeno, kiu ebligis tiom da versoj.
Perpleksa, senceremonie, mi fingromontris la libron, dirante, ke mi estas ties aŭtoro. La brokantvendisto ridetis mirigite, preskaŭ ne kredante mian ekkrion.
Nu, mi revenis hejmen cerbumante por difini la sentojn. Poste mia helpantino revenis al la loko por fari foton de la brokanteja aŭtobuso. Tiam la vendisto diris al ŝi, ke li ne volas plu vendi tiun libron. Li petis ŝin alporti al mi la ekzempleron por aŭtora surskribo. Lia nomo: Joĉjo el aŭtobusaĉo.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 20/01/2021.
Brazilo
7 comentários:
Tre bone! Machado de Assis en la Ĉielo aplaŭdas la belan mikson de ironio kun poezia melankolio.
História maravilhosa, Nazaré! Você viveu um momento de felicidade; é o que podemos ter nessa vida. Parabéns pelo texto.
Tudo que nos é necessário vem em pequenas doses, Ná.
O tempo é dividido em frações específicas: anos, meses, semanas, dias, horas, minutos, segundos para que nós aprendamos a sorvê-lo dm pequenas doses e saibamos aplicar esse peofundo ensinamento nas emoçõss e surpresas que recebemos ao longo do caminho.
Parabéns, poeta.
Elkorajn gratulojn kara Nazaré! Tiaj okazintaĵoj plenigas niajn korojn. Ne nur la vian, sed ankaŭ de viaj amikoj.
Ne necesas la helpo de Machado de Assis. Pruvas tion via teksto mem, plena je poezio kaj dolĉaj memoraĵoj. Flugu al sia legantaro 'Birda grundo'. Gratulon!
Tiaj momentoj estas cxielaj donacoj - gxuu ilin plene cxar ne multas...
nekutima momento kaj bona temo por filmo kaj samba kanto pri vivo kaj ĝia simpleco.
Postar um comentário