É preciso amar, eu sei,
mas não é fácil porque
o Amor tem muitas arestas
que a Dor tem que aplainar:
espinhos de rosa em pétalas
de sonhos a perfumar
o caminho ascensional
da plena felicidade.
Lukto
Ami necesas, mi scias,
sed facila tio ne estas,
ĉar Amo eĝojn posedas
kiujn Dolor' devas forigi:
dornojn de petalaj rozoj
el revoj, kiuj parfumas
la vivvojon ascendantan
de l' tute plena feliĉo.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 29/05/2021.
Brazilo
4 comentários:
Amo estas eterna konkerado. Bela medito poezia!
Jen dia heredo, kies akirado dependas nur de ni...
❤
La amo kondukas nin al progresado! Dankon Nazaré!!
Postar um comentário